(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Cardeñosa - Vikipedio Saltu al enhavo

Cardeñosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cardeñosa
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 05320
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 419  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 45′ N, 4° 45′ U (mapo)40.741666666667-4.7452777777778Koordinatoj: 40° 45′ N, 4° 45′ U (mapo) [+]
Alto 1 103 m [+]
Areo 41 km² (4 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cardeñosa (Provinco Avilo)
Cardeñosa (Provinco Avilo)
DEC
Situo de Cardeñosa
Cardeñosa (Hispanio)
Cardeñosa (Hispanio)
DEC
Situo de Cardeñosa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cardeñosa [+]
vdr

Cardeñosa [kardeNJOsa] estas municipo en la centro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco.

Cardeñosa en la provinco Avilo.
Komarkoj de la provinco Avilo; Komarko de Avilo centre, rozkolore.
Kogotas.
Kogotas.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 40,50 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 427 loĝantojn. Ĝi perdis 750 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 15 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Ávila, Peñalba de Ávila, Monsalupe, Zorita de los Molinos, Alamedilla del Berrocal, Narrillos de San Leonardo kaj Mingorría. Ĝi estas komunikata per komarka ŝoseo kiu estas ligilo de Avilo kun Arévalo kaj pere de la Stacio de Cardeñosa de Ávila laŭ la fervojo inter Avilo kaj Salamanko.

En la municipa teritorio, ĉe la samnoma akvorezervejo estas la grava arkeologia kuŝejo Kogotas, de la Bronzepoko kaj Ferepoko. Krome estas alia ​arkeologia kuŝejo ĉe la rojo Cardiel de setlejo el 18-a jarcento a.K. ĝis 5-a jarcento p.K. kies nomo estas El Castillo (La kastelo).

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. En Cardeñosa mortis la infanto Alfonso de Kastilio, juna frato de Izabela la Katolika,​ kaj heredanto al la trono disputata kun lia duonfrato la reĝo Henriko la 4-a , pro nekonata mortotialo. Kvankam oni parolis pri pesto aliaj fontoj sugestas venenigon. Ĉiuokaze Henriko la 4-a restis kiel reĝo sendiskuta de 1469, dum la titolo de heredonto al la trono pasis al disputo inter Johanino la Beltranida kaj la infantino Izabela, la duonfratino de Henriko. La konflikto finis okazigante la Militon de Kastilia Sukcedo, en kiu Izabela sukcesis fine akiri la kastili-leonan tronon.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Aparta dediĉo estis ŝtonproduktado de granito pro abundo de krudmaterialo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]