Malabara sturno
Malabara sturno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sturnia malabarica (Gmelin, 1789) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Malabara sturno (Sturnia malabarica[1][2] ) estas membro de la familio de sturnedoj ene de la paseroformaj birdoj. Ili estas loĝantaj birdoj aŭ parte migranta specio troviĝanta en arbaraj biotopoj de Barato kaj Sudorienta Azio. La populacio de la Okcidentaj Ghatoj havas blankan kapon kaj tiu taksono (T. (m.) blythii) estas foje konsiderata plena specio.
Taksonomio kaj disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Manko de monofilio en la plej fruaj sturnogenroj permesis tiun specion esti lokigita respektive en la genroj Sturnia, Sturnus kaj Temenuchus pasintece (Zuccon et al., 2006) kaj kelkaj studoj sugestis la reuzadon de malnova nomo Temenuchus por la membroj de tiu klado.[2] Postaj studoj sugestis lokigon en la genron Sturnia.[1]
Estas tri agnoskataj subspecioj de la Malabara sturno:
- S. m. malabarica: Nordorienta Barato, Nepalo, Butano, Bangladeŝo kaj nordokcidenta Birmo.
- S. malabarica nemoricola: Suda Ĉinio (inkl. Tajvano), Birmo, Tajlando, Laoso, Vjetnamio kaj Kamboĝo.
- S. malabarica blythii: Okcidentaj Ghatoj en Barato.
Kaj la nomiga subspecio kaj la nemoricola malmulte moviĝas (ekz. S. m. malabarica estis konstatita el Pakistano kaj en centra kaj suda Barato).
La taksono blythii estis foje (ekz. Rasmussen & Anderton, 2005) konsiderata valida specio, kiel Malabara blankakapa sturno aŭ simple Blankakapa sturno aŭ Blankakapa minao (Sturnia blythii), anstataŭ subspecio de Sturnia malabarica. Ĉar S. m. malabarica vizitas la teritorion de blythii nur for de la reprodukta periodo (vintre), ambaŭ ne interreproduktiĝas. Tamen molekula studio trovis, ke la genetika diverĝo rilate S. malabarica blythii ne estas signife pli granda (inter 0.2% kaj 0.8%) ol inter la frataj S. malabarica malabarica de norda Barato kaj S. malabarica nemoricola de Birmo kaj Vjetnamio.[1]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Plenkreskuloj havas totalan longon de ĉirkaŭ 20 cm. Ili havas grizajn suprajn partojn (kun blueca nuanco) kaj nigrecaj flugilplumoj, sed la koloro de la resta plumaro dependas de la subspecio. Ĉe la nomiga subspecio kaj blythii, subaj partoj (inkl. subvosto) estas ruĝecaj, sed ĉe nemoricola subaj partoj estas blankecaj kun nur ruĝeca nuanco (ĉefe ĉe flankoj kaj subpugo). La nomiga kaj nemoricola havas helgrizan kapon kun blankeca strieco (ĉefe ĉe kronkola regiono). Ĉe blythii, kapo kaj brusto estas blankaj. Ĉiuj subspecioj havas blankecajn irisojn kaj flavan bekon kun palblueca bazo. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj havas blankecajn subajn partojn kaj brunajn pintojn en vostoplumoj.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]La nesto de tiu orientalisa specio troviĝas en malfermaj arbaroj kaj kultivejoj. La Malabara sturno konstruas neston en truo. La normala ovodemetado estas de 3-5 ovoj.
Kiel plej parto de sturnoj, ankaŭ la Malabara sturno estas tre ĉiomanĝanta, kiu manĝas frukton, nektaron kaj insektojn. Ili flugas en densaj aroj kaj ofte rapide ŝanĝas direkton per lerta sinkronio.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Malabaro
- Malabar-marbordaj humidaj arbaroj
- Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj
- Sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Zuccon, D., Pasquet, E. & Ericson, P. G. P. (2008). Phylogenetic relationships among Palearctic–Oriental starlings and mynas (genera Sturnus and Acridotheres : Sturnidae). Zoologica Scripta, 37:469–481 PDF Arkivigite je 2016-04-12 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ 2,0 2,1 Lovette, I., McCleery, B., Talaba, A., & Rubenstein, D. (2008). “A complete species-level molecular phylogeny for the “Eurasian” starlings (Sturnidae: Sturnus, Acridotheres, and allies): Recent diversification in a highly social and dispersive avian group.”, Molecular Phylogenetics & Evolution 47 (1), p. 251–260. doi:10.1016/j.ympev.2008.01.020. Arkivigite je 2009-02-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-02-05. Alirita 2010-05-09.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Grimmett, Richard; Inskipp, Carol, Inskipp, Tim & Byers, Clive (1999): Birds of India, Pakistan, Nepal, Bangladesh, Bhutan, Sri Lanka, and the Maldives. Princeton University Press, Princeton, N.J.. ISBN 0-691-04910-6
- Rasmussen, Pamela C. & Anderton John C. (2005): Birds of South Asia: The Ripley Guide. Smithsonian Institution and Lynx Edicions. ISBN 84-87334-67-9
- Zuccon D, Cibois A, Pasquet E, Ericson PG. (2006) Nuclear and mitochondrial sequence data reveal the major lineages of starlings, mynas and related taxa. Mol Phylogenet Evol. 41(2):333-44.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Post bano sur Kapok (Ceiba pentandra) en Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
-
Post bano sur Kapok (Ceiba pentandra) en Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
-
sur Kapok (Ceiba pentandra) en Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
-
sur Kapok en Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
-
sur Kapok en Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
-
sur Kapok en Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
-
Serĉante akvon en Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
-
en Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
-
Grupo en Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
-
en Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
-
Post bano en Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
-
Post bano en Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
-
Plumaranĝado en Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
-
en Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
-
Post bano en Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
|