(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Prokrusto - Vikipedio Saltu al enhavo

Prokrusto

Checked
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prokrusto
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Posedaĵo Procrustean bed
Patro Pozidono
Edzo/Edzino Sylea
Infanoj Siniso
Malamikoj Tezeo
vdr

Prokrusto (helene Προκρούστης, latine Procrustes), propranome Damasto, estas, en helena mitologio, fama rabisto el Atiko, kiu vivis Kefisa rivervalo.

Prokrusto kaj Tezeo

Tiu ĉi mitologia karaktero havis unikan manieron, trakti gastojn. Embuskis kaj ĝentile invitis li preterpasantojn ripozi en sian albergon. Tiam poste li persvadis aŭ devigis la gaston, ke li kuŝu sur lian liton. La gastan korpon, neniam perfekte sternita konforme al la litaj dimensioj, hakis aŭ streĉis Prokrusto, por ke ĝi konformu al la amplekso de la lito. Tio estas facile memorebla historio for helenoj, kies vorto por "streĉisto" estas la nomo de Prokrusto mem. El ĉi tiu historio venas la esprimon Prokrusta lito, kiun oni uzas por priskribi ion aŭ iun, kiu arbitre difinas formon al kio ĉio devas konformi.

Liajn krudajn manierojn rezolute ĉesigis la juna Tezeo. En sia dek sesa jaraĝo, li iris de ĉe sia avo, troizena reĝo Piteo, al sia duonpatro Egeo, atena reĝo. Ŝajnas ke li mallongigis sian vojaĝon tiel, ke li ne evitis danĝerajn lokojn kaj situaciojn, por ke li tiel akiru spertojn, famon kaj gloron.

Kiam embuskita de Prokrusto, kiu invitis lin en sian kabanon, Tezeo bone taksis la situacion, kaj devigis la kanajlon kuŝi en lian propran liton, kie Tezeo dehakis lian elpendan kapon.

Tio estis la lasta Tezea halto kaj kvitigo kun krimuloj, kiuj teroris la vastan regionon. Vicon da malamikoj kreis Perifeto, Siniso, Skeirono, Kerkiono kaj Prokrusto.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Prokrústés en la ĉeĥa Vikipedio.