Ĉiĉiharo
Ĉiĉiharo | |||||
---|---|---|---|---|---|
departemento-ranga urbo urbego vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 161000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 5 367 003 (2010) [+] | ||||
Loĝdenso | 127 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 20′ N, 123° 57′ O (mapo)47.33981123.95124Koordinatoj: 47° 20′ N, 123° 57′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 147 m [+] | ||||
Areo | 42255,46 km² (4 225 546 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Qiqihar [+] | |||||
Ĉiĉiharo (ĉine tradicie
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĉiĉiharo estas inter la plej malnovaj urboj en la nordoriento de Ĉinio kaj fondiĝis en 1691. La origina urba nomo estis Bukui (
Inter la jaroj 1931 kaj 1945, la urbo estis grava milita bazo por la japana kontrolo de nordorienta Ĉinio. Dum la milita okupo, la japana imperia armeo establigis la sekretegan "unuon 516" en la urbo por esploro pri kemiaj armiloj.
Granda rezervujo de iperito aŭ "mustarda gaso" el tiu tempo, enfosita subtere, estis akcidente damaĝita en aŭgusto 2003 kaj kaŭzis gravajn vundiĝojn de 43 loĝantoj kaj unu morton.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La urba areo ampleksas sume 42 469 km², el kiuj tamen nur 4 310 km² estas dense loĝataj kaj la resto estas kamparaj areoj. La urbocentro situas proksimume 146 metrojn super la marnivelo. Ĉiĉiharo estas prefektejo-nivela ĉina municipo, laŭ la nombro de loĝantoj la dua plej larĝa urbo de la provinco Hejlongĝjango kaj la dek tria plej larĝa en tuta Ĉinio.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 齐齐哈尔
自然 环境 - artikolo ĉinlingva el aŭgusto 2006 de la[rompita ligilo] novaĵagentejo Xinhua