Ĉinadijovo
Ĉinadijovo | |||
ukraine: Чинадійово, rutene: Чинадієвe, ruse: Чинадиево, slovake: Činadno, hungare: Szentmiklós | |||
Urbo | |||
Preĝejo en Ĉinadieve
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Чинадійово | |||
Lando | Ukrainio | ||
---|---|---|---|
Provinco | Transkarpata provinco | ||
Distrikto | Mukaĉeva distrikto | ||
Historia regiono | Karpata Rutenio | ||
Tipo de urbo | Urbotipa loĝloko | ||
Rivero | Latorica | ||
Situo | Ĉinadijovo | ||
- alteco | 148 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 29′ 08″ N 22° 49′ 51″ O / 48.48556 °N, 22.83083 °O (mapo) | ||
Areo | 6,82 km² (682 ha) | ||
Loĝantaro | 6 823 | ||
Denseco | 1 000,44 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1214 | ||
- statuso de urbo | 1959 | ||
Horzono | MET (UTC+2) | ||
- somera tempo | MET (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | 89640 | ||
Telefona antaŭkodo | +380 3131 | ||
KOATUU | 2122755500 | ||
Situo de Ĉinadijovo enkadre de Ukrainio
| |||
Vikimedia Komunejo: Chynadiiovo | |||
Ĉinadijovo ukraine Чинадійово, ruse Чинадиево, slovake Činadno, hungare Szentmiklós estas urbotipa loĝloko en Ukrainio, en la Transkarpata provinco, en la distrikto de Mukaĉeve. Ankaŭ kelkaj iamaj vilaĝoj apartenas al Ĉinadijovo, ekzemple la iama hungara vilaĝo Alsógereben.
Situo
[redakti | redakti fonton]Ĉinadijovo situas en valo kaj ĉe la bordo de Latorica, proksime estas Uĵhorodo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio devenis el 1214. Dum la mezepoko la komunumo situis laŭ la komerca vojo inter Hungario kaj Pollando. Kastelo konstruiĝis en 1403. La prospera vilaĝo en 1456 ricevis la rangon kampurbo. Francisko Rákóczi la 2-a kelkfoje pasis tempon tie.
En 1910 plejparte tie loĝis rutenoj kun hungaroj kaj germanoj. Ĝis 1920 ĝi apartenis al Bereg, al distrikto de Szolyva. Nemenciita vidindaĵo estas grekokatolika preĝejo el la 14-a jarcento.
En la jaro 1928 aĉetis aĉetisto Šebela lignan preĝejeton de sanktaj Prokopo kaj Barboro el Ĉinadijovo kaj li lasis ĝin poste transveturigi ĝis Kunčice pod Ondřejníkem, kie oni povas vidi ĝin ĝis hodiaŭ.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Alsógereben naskiĝis la hungara botanikisto István Fodor.