Ĥaranak
Aspekto
Ĥaranak · خرانق | |||
---|---|---|---|
vilaĝo vd | |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | Jazdo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 437 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 32° 21′ N, 54° 40′ O (mapo)32.34611111111154.665833333333Koordinatoj: 32° 21′ N, 54° 40′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 775 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kharanaq [+] | |||
Ĥaranak - perse خرانق, en anglalingva latinliterigo Kharanaq - estas historia urbo kaj nuna vilaĝo en la distrikto Ardakan de la provinco Jazd de Irano. La malnova urbocentro ne plu estas loĝata, do iĝis "fantoma vilaĝo", sed estas turisma altiraĵo. La historiaj domoj estas el adobo. La loko situas 70 kilometrojn norde de la urbo Yazd, je 1760 metroj super la marnivelo. Laŭ lokaj arkeologiaj trovoj ĝi estis loĝata ekde antaŭ 4000 jaroj, kaj la nun videblaj domoj aĝas ĝis 1000 jarojn.