(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Porknabaj mangao kaj animeo - Vikipedio Saltu al enhavo

Porknabaj mangao kaj animeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ŝonen)

Porknaba mangao (japane: 少年しょうねん漫画まんが [ŝōnen muke manga]; hepburne: shōnen muke mangashounen muke manga, ofte: 少年しょうねん漫画まんが [ŝōnen manga]; hepburne: shōnen mangashounen manga) estas mangao ĉefe celanta por knaboj.
Porknaba animeo (少年しょうねんけアニメ [ŝōnen muke anime]; hepburne: shōnen muke animeshounen muke anime, 少年しょうねんアニメ [ŝōnen anime]; hepburne: shōnen animeshounen anime) estas animeo ĉefe celanta por knaboj.

Ŝōnen (少年しょうねん [ŝōnen], hepburne: shōnenshounen, laŭvorte: knabojunulo) estas porknaba mangao, animeo aŭ mangailustrita romano. La vorto "ŝōnen" estas uzata principe en eŭropaj lingvoj kaj povas esti komprenata kiel ĝenron de mangao kaj animeo laŭ sekso kaj aĝo de celanta legantaro/spektantaro.

Ŝōnen estas kreata tiel, ke ĝuste knaboj ŝatu ĝin, kaj porknabaj mangaoj kaj mangailustritaj romanoj estas publikigataj en porknabaj manga-gazetoj. Aparte, porknabaj mangaoj kaj animeoj estas karakterizataj per aventuro, batalo- kaj perforto-scenoj, virseksa ĉefrolulo kaj per emfazo de amikeco inter knaboj aŭ viroj. Tamen malgraŭ tio ŝonen estas populara ankaŭ inter knabinoj, virinoj kaj viroj.

Porknabaj manga-gazetoj

[redakti | redakti fonton]

Preskaŭ ĉiam titoloj de porknabaj mangazionoj havas vorton "shōnen".

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]