1. FC Kaiserslautern
1. FC Kaiserslautern | |||
---|---|---|---|
futbala klubo • neprofitcela organizaĵo | |||
Kluba nomo | 1. Fußball-Club Kaiserslautern e.V. | ||
Fondita | 2-a de junio 1900 | ||
Stadiono | Fritz-Walter-Stadion, Kaiserslautern | ||
Kapacito | 49 850 | ||
Prezidanto | Wolfgang Erfurt (ekde fino de 2019) | ||
Trejnisto | Dirk Schuster (ekde majo 2022) | ||
Ligo | dua germana ligo (Zweite Bundesliga) | ||
2021/22 | 3-a pozicio | ||
Oficiala retejo | www.fck.de | ||
| |||
La 1 FC Kaiserslautern (mallonga: 1. FCK aŭ FCK) estas germana futbala sportklubo el Kaiserslautern, Germanio.
Ĝi estis fondita en la jaro 1900. La ŝercnomo de la klubo estas la ruĝaj diabloj aŭ Betze (laŭ la monteto Betzenberg [BEcnberk], kiu leviĝas 50 metrojn super la urbocentro kaj sur kiu situas la stadiono kaj pliaj ĉirkaŭaj sportejoj). La futbalteamo FCK ludas nun en la dua futbala klaso de Germanio. La klubo en novembro 2022 havis 22460 membrojn, kompare al 18055 ekzakte dek jaroj pli frue (novembro 2012). Krom de la futbalo sekcio la klubo havas ankaŭ ankoraŭ aliajn sekciojn kiel korbopilkado, boksado, manpilkado, hokeo, atletiko, kuro kaj triatlono. La teamo ludas en la stadiono nomata Fritz-Walter-Stadion nomita al la FCK-ludanto Fritz Walter, kiu gajnis la mondpokalon en 1954. 1 FC Kaiserslautern venkis kvar germanajn ĉampionadojn en futbalo kaj du DFB-pokalojn.