31-a de marto
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 31-a de marto estas la 90-a tago de la jaro (la 91-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 275 tagoj restas.
Je la 31-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 307: Romia imperiestro Konstantino la 1-a de la Romia Imperio edziĝis al Fausta, filino de estinta imperiestro Maksimiano
- 1084: Kontraŭpapo Klemento la 3-a kronis Henrikon la 4-a kiel germana-romia imperiestro
- 1146: Laŭ rekomendo de papo Eŭgeno la 3-a franca filozofo kaj teologo Bernardo de Clairvaux predikis en Vézelay alvokante al la 2-a krucmilito, kio renkontis grandan eĥon en okcidenta Eŭropo
- 1241: La 1-a mongola invado al Pollando: retiriĝanta mongola armeo bruligis Krakovon - postrestis nur preĝejo al Sankta Andreo kaj Vavelo, pereis 3 mil personoj
- 1387: Sigismondo la 1-a iĝis reĝo de Hungario
- 1492: La katolikaj Gereĝoj Isabel la 1-a de Kastilio kaj Ferdinando la 2-a de Aragano subskribis la edikton de Granado, kiu devigis ĉiujn enlandajn judojn aŭ konvertiĝi al kristanismo aŭ elmigri
- 1495: En Venecio oni fiksis kontraŭfrancan ligon kun partopreno de papo, Milano, Venecia respubliko, Maksimiliano la 1-a kaj Hispanio
- 1500: Apud Olsztyn estis konsekrita pola preĝejo en Gietrzwałd, ligita kun Maria
- 1547: Henriko la 2-a iĝis reĝo de Francio
- 1561: Venezuelo: urbo San Cristóbal estis fondita de kapitano de la hispana armeo
- 1590: Incendio tute detruis domaron de pola reĝa urbo Skwierzyna
- 1612: En Poznań oni prilaboris unuan en la historio de pola medicino statuton pri senpaga kuracado de malriĉuloj
- 1621: Filipo la 4-a iĝis reĝo de Hispanio kaj Portugalio
- 1807: Venko de egipta armeo super la brita en batalo de Rosetta
- 1814: Aŭstra-prusa-rusa-sveda-brita-hispana koalicio (kun multaj germanaj ŝtatetoj) konkeris Parizon
- 1821: Portugala inkvizicio estis abolita
- 1822: Turkoj masakris loĝantojn de la greka insulo Ĥio - mortis 20 mil, sklaviĝis 50-60 mil
- 1829: Pio la 8-a iĝis papo
- 1831: Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: bataloj de Wawer kaj de Dębe Wielkie (distrikto Miński) estis venkaj por poloj
- 1854: La estro de la „nigraj ŝipoj“, Matthew Calbraith Perry, subskribis kun la japana ŝoguno la traktaton de Kanagaŭa. Tiel malfermiĝis la japanaj havenoj Shimoda kaj Hakodate al la negoco kun Usono - komenciĝis fino de la Edo-epoko, t.e. fino de la 200-jara fermo de Japanio
- 1856: Germana astronomo Hermann Mayer Salomon Goldschmidt malkovris asteroidon Harmonio
- 1866: Hispana ŝiparo bombardis ĉilian havenon Valparaiso
- 1879: Nova nacia valuto venezuela bolivaro aperis
- 1885: Brita protektorato komenciĝis en Beĉuanalando
- 1889: Kadre de la Universala Ekspozicio de Parizo Eiffel-Turo estis inaŭgurita - konstruita de Gustave Eiffel, kiu surpinte hisis la flagon de Francio
- 1895: Oni malfermis kanalon por nova elfluejo de Vistulo
- 1899: Franca astronomo Jérôme Eugène Coggia malkovris asteroidon 444 Gyptis
- 1901: Tertremo kun grando 7.2 laŭ momant-magnituda skalo sub la Nigra Maro - la plej potenca iam ajn registrita en la areo
- 1905: Unua maroka krizo komencita
- 1909: En Belfasto oni komencis konstrui luksan vaporŝipon RMS Titanic
- 1909: Serbio agnoskis anekson de Bosnio kaj Hercegovino fare de Aŭstrio-Hungario
- 1913: Arnold Schönberg dirigentis Vienan Koncertan Societon dum koncerto de ekspresionisma muziko, kio ŝokis la spektantaron, kiu komencis tumulti
- Unua mondmilito:
- 1916: Bulgario transiris de julia kalendaro al la gregoria - anstataŭ la 1-a de aprilo estis la 14-a de aprilo
- 1917: Usono ekposedis aĉetitajn de Danio Virgulinsulojn; Kievo: malfermo de unua ukraina gimnazio
- 1918: Bakuo: bolŝevikoj komencis masakron de 12 mil azerioj; somera tempo unuafoje enkondukita en Usono
- 1923: Konstanty Romuald Budkiewicz, pola pastro kun soveta civitaneco por servi al polaj katolikoj estis ekzekutita en Lubjanka, malgraŭ diplomatiaj intervenoj de Apostola Seĝo, Italio kaj Anglio
- 1924: Komenco de striko de 150 mil ministoj el Zagłębie Dąbrowskie kaj Supra Silezio
- 1930: En Usono ekvalidis Hays-kodo, mora regularo por filmistoj - por eviti registaran cenzuron, Holivudo-filmstudioj estigis sian propran aron de industriaj cenzuraj gvidlinioj
- 1931: Tertremo detruis Managvon, la ĉefurbon de Nikaragvo, mortigante 2000 homojn
- 1931: Dua Pola Respubliko: Wincenty Witos revenis el politika elmigro al Ĉeĥoslovakio
- 1938: Registaro de Bulgario aĉetis 42 polajn aviadilojn Czajka kun skoltad-batala valoro
- 1939: Ĉefministro de Britio Neville Chamberlain garantiis al Pollando militistan helpon kaze de germana invado en Pollandon - septembre 1939 Britio deklaris militon al Germanio, sed sen armita agado kaj helpo al Pollando
- 1940: Hungario: filo de guberniestro Miklós Horthy estis nomumita prezidanto de MÁV
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: Eksterordinara Ekstermiga Agado komenciĝis en Ĝenerala Gubernio — germana polico la unuan tagon arestis ĉirkaŭ 1000 personojn; ĝendarmoj pafekzekutis en Firlej 43 personojn pro helpo al partizana taĉmento de majoro Henryk Dobrzański; Karelia ASSR transformiĝis al Karelo-finna Soveta Socialisma Respubliko; Raŝid Ali al-Gajlani la duan fojon iĝis ĉefministro de Irako; Ankaro: subskribo de amikeca pakto kun Sirio
- 1941: juda geto en Kielce establiĝis; Gronlando: al Nuko alvenis usona skoltada grupo; vizito de japana ministro pri eksteraj aferoj Yosuke Matsuoka en Romo; Nord-Afrika kampanjo: germana 5-a Malpeza Divizio konkeris Marsa el-Brega - komenco de ĝia alveno al Tripolo
- 1942: Japanio aneksis Kristnaskinsulon sen rezisto, pro la ribelo de barataj soldatoj kontraŭ iliaj britaj oficiroj; registaro de Liberio redonis aerodromojn al Usono
- 1943: Taĉmento de germana polico tute bruligis vilaĝon en distrikto Biłgorajski mortiginte ĉirkaŭ 10 personojn kaj duone vilaĝon en distrikto Zamojski; vizito de bulgara caro Boriso la 3-a en Germanio komenciĝis - renkontiĝo kun Adolf Hitler kun priparolo de kunlaboro kaj modernigo de bulgara armeo (ĝis la 2-a de aprilo); Nov-Jorko: en Broadway okazis premiero de la unua muzikalo Oklahoma!
- 1944: taĉmento de Ukraina Ribela Armeo murdis 76 polajn vilaĝanojn de Ostrów (nun en Lviva provinco); 8-a brigado de Landa Armeo kaj 6-a brigado de majoro mutobskurulo Franciszek Koprowski en Ostrowiec Szumski frakasis kompanion de Wehrmacht kaj taĉmenton de Organizaĵo Todt; flankataka kampanjo de Pola Enlanda Armeo komencita en Ĝenerala Gubernio; dum traflugo de Palau al Mindanao pereis komandanto de la japana militŝiparo admiralo Mineichi Koga
- 1945: la 1-a Ukraina Fronto: la Ruĝa Armeo konkeris Racibórz; en Slovakio trupoj de la 2-a Ukraina Fronto trapasis riveron Wag kaj okupis Galanta; en Hungario trupoj de la 3-a ukraina Fronto okupis Vasvár, Körmend kaj Szentgotthárd, kaj sude de Nagykanizsa bulgara 1-a Armeo ekregis Csurgó; Okcidenta Fronto: trupoj de la franca 2-a Armea Korpuso transiris Rejnon apud Germersheim kaj apud Spira, trupoj de la brita 1-a Armeo komencis sturmon al Paderborn, kaj brita 8-a Armea Korpuso atingis dekstran bordon de rivero Ems
- 1946: Bojkoto de parlamenta voĉdonado fare de la Komunista Partio de Grekio markis novan etapon de la Greka Enlanda Milito
- 1949: Novlando kaj Labradoro aliĝis al la Kanada Konfederacio
- 1951: Firmao Remington liveris unuan komputilon UNIVAC al Usona Buroo de la Censo - ĝi famiĝis per prognozo de la balota venko de Dwight D. Eisenhower
- 1953: Stalinismo: politika kontraŭjuda provoko Kazo de kuracistoj estis fermita
- 1959: Tibeto: Dalai-Lamao - devigita fuĝi - transpaŝis landlimon kun Barato, kie li ricevis politikan azilon
- 1964: Brazila milita puĉo komenciĝis kontraŭ João Belchior Marques Goulart - sekvis milita registaro daŭranta 21 jaroj
- 1966: Lanĉo de sovetia kosmosondilo Luna 10, unua artefarita satelito de la Luno
- 1968: En Prago estis fondita Klubo 231, la organizaĵo de politikaj malliberuloj de la komunisma reĝimo en Ĉeĥoslovakio
- 1968: Afrik-usonanoj: la "nigra registaro" postulis kreon de la Respubliko Nova Afriko en la sudaj ŝtatoj de Usono
- 1969: En Vaŝingtona Nacia Katedralo okazis ŝtata ceremonio por forpasinta Dwight D. Eisenhower, ĉefkomandanto de Aliancitaj fortoj en Eŭropo dum la Dua mondmilito kaj la 34-a prezidanto de Usono (1953 ĝis 1961)
- 1970: Naŭ japanaj komunistoj armitaj per samurajaj glavoj kaj tubaj bomboj forkaptis flugon 351 de Japan Airlines survoje de Tokio al Fukuoka
- 1971: Usona oficiro William Calley komandanta taĉmenton, kiu murdis loĝantojn de la vjetnama vilaĝo My Lai estis kondamnita al ĝismorta malliberigo - en 1974 prezidento Richard Nixon utiligis forpardonon
- 1974: Brita flugkompanio British Airways estiĝis
- 1979: Lastaj britaj soldatoj forlasis Malton
- 1979: La 24-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Jerusalemo
- 1982: Komisiono pri Homrajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj rezoluciis por ke Ĝenerala Sekretario de UN esploru kiomgrade regopovoj de Pola Popola Respubliko rompas rajtojn de la homo kaj civitano en Pollando
- Revolucioj de 1989:
- 1990: Post la Ĉeĥoslovaka revolucio Miloslav Vlk estis nomumita episkopo (junaĝe aktiva esperantisto); Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio dividiĝis en du komunistaj partioj, tiuj de Bohemio-Moravio kaj Slovakio
- 1991: Malfondo de militistaj strukturoj de la Varsovia Traktato, surbaze de protokolo subskribita la 25-an de februaro en Budapeŝto (la politikaj restis ĝis la 1-a de julio)
- 1991: Kartvela SSR referendumis pri sendependeco (90% por)
- 1991: Serboj okupis kroatan direkciejon de la Nacia Parko Plitvicaj lagoj - komenco de la sanga Pasko, unua viktimo de porsendependa milito estis mortigita en serba embusko
- 1992: Moskvo: 19 aŭtonomiaj respublikoj, krom Ĉeĉenio kaj Tatarstano, subskribis federacian kontrakton kun Rusio
- 1999: Premiero de la aŭstrali-usona sciencfikcia filmo La matrico, produktita de Warner
- 2000: Enkonduko de novaj aŭtokodoj en Pollando
- 2005: Kubevano Makemako malkovrita
- 2005: Alberto la 2-a ekplenumis, pro malsano de Rainier la 3-a, princodevojn de Monako
- 2010: Dagestano: en duobla bomba atenco en Kizlar pereis 12 personoj, 18 vundiĝis
- 2012: Prezidento de Maŭricio Anerood Jugnauth rezignis pri sia posteno favore al vicprezidentino
- 2014: Manuel Valls iĝis ĉefministro de Francio
- 2014: En Pollando oni fermis lastan en Eŭropo regulan pasaĝeran linion (Wolsztyn-Leszno) priservatan de vaporlokomotivoj
- 2018: Armena revolucio komencita - rezulte de ĝi Nikol Paŝinjan iĝis ĉefministro de Armenio
- 2019: En prezidenta voĉdonado en Slovakio Zuzana Čaputová venkis Maroš Šefčovič
- 2021: Litova juĝejo verdiktis kondamnon de 60 personoj, akuzitaj pri partopreno en la sturmo de la televida turo en Vilno la 13-an de januaro 1991, kion la juĝejo konsideris militkrimo kaj krimo kontraŭ la homaro
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 250: Konstancio Ĥloro, romia imperiestro (m. 306)
- 1373: Katerina de Lankastro, reĝino de Kastilio (m. 1418)
- 1499: Pio la 4-a, papo el dinastio Mediĉoj limiginta agadon de inkvizicio (m. 1565)
- 1504: Guru Lehna Angad, la dua el 11 guruoj de sikismo, disĉiplo de Guru Nanak (n. 1552)
- 1519: Henriko la 2-a, reĝo de Francio (m. 1559)
- 1526: Benedikto la Afrikano, sklavo, franciskano, itala sanktulo (m. 1589)
- 1596: Rene Descartes, franca filozofo kaj matematikisto, kunfondinto de la moderna scienco (kun Galilejo kaj Francis Bacon), konata de la frazo Cogito ergo sum (m. 1650)
- 1621: Andrew Marvell, angla poeto, verkisto kaj politikisto (m. 1678)
- 1670: Louis-Auguste de Bourbon, franca princo kaj grafo (m. 1736)
- 1675: Benedikto la 14-a, papo agnoskinta Reĝlandon Prusio kaj kondamninta framasonismon kiel sekretan organizaĵon (m. 1758)
- 1684: Francesco Durante, itala komponisto de baroko (m. 1755)
- 1685: Johann Sebastian Bach, klasika germana komponisto, orgena kaj piana virtuozo de la baroka muziko (m. 1750)
- 1723: Frederiko la 5-a, reĝo de Danio-Norvegio (m. 1766)
- 1732: Joseph Haydn, aŭstra komponisto de la klasika epoko (m. 1809)
- 1778: Coenraad Jacob Temminck, nederlanda zoologo kaj ornitologo (m. 1858)
- 1800: Józef Sękowski, pola poeto kaj orientalisto, profesoro (m. 1858)
- 1807: György Lázár grafo, hungara honvedgeneralo (m. 1861)
- 1809: Otto Lindblad, sveda komponisto muzikiginta la svedan nacian himnon (m. 1864)
- 1811: Robert Bunsen, germana kemiisto kaj fizikisto, esplorinta elektrolizon, konstruisto de la brulilo de Bunsen (m. 1899)
- 1819: Chlodwig zu Hohenlohe-Schillingsfürst, kanceliero de Germana Imperiestra Regno, ĉefministro de Prusio (m. 1901)
- 1822: Dmitri Grigoroviĉ, rusa verkisto kondamninta servutecon, tradukisto (m. 1900)
- 1822: Johann Friedrich Theodor Müller, germana biologo, unu el la plej fruaj darvinistoj, vivanta en Ameriko (m. 1897)
- 1831: Archibald Scott Couper, skota kemiisto proponinta la koncepton pri kemia strukturo kaj kemia ligo, kaj sugestinta la ideon pri la kvarvalenteco de karbono (m. 1892)
- 1836: Léonie de Waha, belga edukadperantino (m. 1926)
- 1842: Ludwig Pfeiffer, germana kuracisto, prahistoriisto kaj numismatikisto (m. 1921)
- 1855: Théophile Cart, franca licea instruisto, lingvisto, poligloto, kreinto de la brajla gazeto "Esperanta Ligilo" kaj kunlaboranto de "Lingvo Internacia", prezidanto de Espéranto-France kaj de la Akademio de Esperanto, fundamentisto konata de la devizo Ni fosu nian sulkon!, Vortoj de Profesoro Cart kaj la lernolibro Esperanto en dek lecionoj (m. 1931)
- 1859: Emil Fenyvesi, hungara teatra kaj filma aktoro, bonvivanto (m. 1924)
- 1870: Georg Mentz, germana historiisto (m. 1943)
- 1872: Arthur Griffith, irlanda nacia gvidanto kaj politikisto, kunfondinto de la partio Sinn Féin (m. 1922)
- 1872: Michele Arabeno, itala esperantisto kaj tradukisto de la verko Devoj de la Homo de Giuseppe Mazzini, partoprenanto de la UK 1911 kaj ĉiuj sekvaj Universalaj Kongresoj de Esperanto (m. nekonata)
- 1882: Kornej Ĉukovskij, rusia, soveta poeto, verkisto, publicisto, literatura kritikisto kaj tradukisto, konata pro porinfanaj fabeloj, kies verkaro estas filmigata (m. 1969)
- 1886: Tadeusz Kotarbiński, pola filozofo, logikisto, poeto kaj etikisto, kreinto de reismo kaj kunkreinto de prakseologio, reprezentanto de Lvova-Varsovia skolo, disĉiplo de Kazimierz Twardowski, prezidanto de Pola Scienca Akademio, favora al Esperanto (m. 1981)
- 1888: József Fitz, hungara bibliotekisto kaj presejhistoriisto (m. 1964)
- 1890: William Lawrence Bragg, aŭstrala Nobelpremiita fizikisto, kristalografo esplorinta kristalan strukturon (m. 1971)
- 1891: Mihály Várkonyi, hungara-usona aktoro rolinta en la filmo Ombrelo de Sankta Petro (m. 1976)
- 1892: Stanisław Maczek, pola generalo, komandanto de la 1-a Kirasita Divizio de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento, komandanto de venka batalo de Falaise, liberiginto de Breda, malvenkinta neniun batalon, antaŭ li okazis kapitulaco de la mararmeo de Wehrmacht en Wilhelmshaven (m. 1994)
- 1896: Erik Emanuel Andersson, sveda pentrist-mastro de fervojaj kompanioj, gvidanto de Esperanto-klubo en Malmö kaj de pli ol 25 kursoj, tradukisto
- 1900: Lőrinc Szabó, hungara poeto kaj tradukito, membro de t.n. Nyugat-generacio (m. 1957)
- 1908: Red Norvo, usona ĵaz-vibrafonisto (m. 1999)
- 1909: Robert Brasillach, franca verkisto
- 1914: Octavio Paz, meksika Nobelpremiita poeto kaj diplomato, laŭreato de la premio Cervantes (m. 1998)
- 1920: Marga Minco, nederlanda verkistino (m. 2023)
- 1920: György Sebestyén, rumania hungara arkitekto, universitata profesoro (m. 1993)
- 1928: Josef Hörl, aŭstra politikisto kaj kamparano (m. 2017)
- 1929: Zoltán Kisgyörgy, rumania hungara botanikisto, scienca esploristo
- 1930: András Gáll, rumania hungara, israela ĵurnalisto, verkisto kunlaboranta kun juda semajngazeto "Nova Vojo"
- 1932: László Bura, rumania hungara lokhistoriisto, universitata profesoro (m. 2014)
- 1937: Hartmut Lange, germana verkisto kaj dramaturgo
- 1939: Zviad Gamsaĥurdja, filologo, disidento, unua prezidento de Kartvelio, nacia heroo (m. 1993)
- 1939: Volker Schlöndorff, germana reĝisoro kaj scenaristo
- 1942: Irén Bányai, rumania hungara aktorino ludanta en Oradea
- 1942: Dan Graham, usona artisto (m. 2022)
- 1943: Ágnes Kerekes, rumania hungara ĵurnalistino, universitata adjunktino
- 1943: Christopher Walken, usona aktoro
- 1947: Teodor Sugár, rumania hungara, rumana ĵurnalisto (m. 2000)
- 1948: Al Gore, vicprezidento de Usono, Nobelpremiito
- 1949: György Nagy Baka, rumania hungara informadikisto
- 1951: Stefan Hertmans, flandra verkisto
- 1954: Tibor Kálmán Dáné, rumanihungara instruisto, redaktoro, prezidanto de EMKE
- 1955: Angus Young, aŭstralia roka gitaristo, kunfondinto de la rokmuzika grupo AC/DC
- 1962: Vilmos Molnár, rumania hungara verkisto kaj redaktoro, membro de la Ligo de Transilvaniaj Hungaraj Verkistoj
- 1971: Ewan McGregor, skota aktoro, konata de la rolo de Ĵedajo en Stelaj Militoj
- 1970: Alenka Bratušek, ĉefministrino de Slovenio, prezidantino de Pozitiva Slovenio
- 1972: Žaneta Tomášková, ĉeĥa aktorino rolinta en porinfana televidserio Luci, hororo de la strato
- 1972: Alejandro Amenábar, hispana filma reĝisoro kaj komponisto
- 1977: Boglár Tamás, rumania hungara aktorino laboranta en Teatro Figura Stúdió
- 1988: Edit Miklós, rumania hungara/hungara alpa skiistino
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 1340: Ivano la 1-a, unua granda princo de Moskva kaj Vladimira princlandoj (n. 1288)
- 1525: Renato la Granda Bastardo de Savojo, nelegitima filo de la 7-a duko Filipo la 2-a de Savojo (n. 1468)
- 1547: Francisko la 1-a, reĝo de Francio deklarinta la francan oficiala lingvo (n. 1494)
- 1567: Filipo la 1-a, hesia landgrafo, reprezentanto de reformacio en Sankta Romia Imperio (n. 1504)
- 1621: Filipo la 3-a, reĝo de Hispanio kaj Portugalio (n. 1578)
- 1631: John Donne, angla poeto kaj predikisto (n. 1572)
- 1703: Johann Christoph Bach I, germana orgenisto kaj komponisto (n. 1642)
- 1727: Isaac Newton, angla fizikisto, matematikisto, astronomo kaj filozofo (n. 1643)
- 1815: Ludwig Heinrich Ferdinand Olivier, svisa pedagogo (n. 1759)
- 1837: John Constable, brita pentristo (n. 1776)
- 1854: Ferenc Szőllősy, hungara lingvisto, verkisto, prezidantsekretario de Lajos Kossuth (n. 1796 aŭ 1806)
- 1855: Charlotte Brontë, angla verkistino (n. 1816)
- 1869: Allan Kardec, franca edukisto kaj responsulo pri la bazaj spiritismaj libroj: "La libro de la spiritoj", "La Libro de la Mediumoj", "La Evangelio laŭ spiritismo", "La Ĉielo kaj la Infero", "La Genezo"(n. 1804)
- 1880: Henryk Wieniawski, pola komponisto, violonisto kaj pedagogo (n. 1835)
- 1898: György Bánffy, hungara verkisto kaj komponisto (n. 1853)
- 1898: Eleanor Marx, plej juna filino de Karlo Markso (n. 1855)
- 1913: J. P. Morgan, usona banka kaj fervoja magnato (n. 1837)
- 1914: Christian Morgenstern, germana poeto kaj verkisto (n. 1871)
- 1917: Emil Adolf von Behring, germana fiziologo kaj bakteriologo esplorinta difterion, unua Nobel-premiito pri medicino (n. 1854)
- 1920: Hector Hodler, svisa esperantisto debutinta kiel adoleskulo per kunfondo kun Edmond Privat de junulara Esperanto-klubo kaj la gazeto "Juna Esperantisto", verkinto de artikoloj en "Tra la Mondo", organizanto de la 2-a UK 1906, redaktoro de "Esperanto", fondinto de UEA kaj ties direktoro (n. 1887)
- 1925: Carlos Gagini, kostarika verkisto, filologo, lingvisto, Esperanto-verkisto kaj instruisto (n. 1865)
- 1928: Medardo Rosso, itala skulptisto (n. 1858)
- 1930: Emil Krebs, germana sinologo (n. 1867)
- 1941: Witold Wilkosz, pola matematikisto, fizikisto, filozofo, orientalisto kaj populariganto de scienco (n. 1891)
- 1945: Hans Fischer, germana Nobelpremiita kemiisto esplorinta hemoglobino-sintezon kaj klorofilo-strukturon (n. 1881)
- 1947: Erwin Magnus, germana verkisto kaj tradukisto (n. 1881)
- 1948: Egon Erwin Kisch, ĉeĥa ĵurnalisto kaj raportisto germanlingva (n. 1885)
- 1948: Miklós Rácz, hungara historiisto, bibliotekisto, muzeologo kaj tradukisto (n. 1877)
- 1961: Paul Landowski, franca skulptisto (n. 1875)
- 1967: Rodion Malinovskij, ministro pri defendo de Sovetunio (n. 1898)
- 1970: Semjon Konstantinoviĉ Timoŝenko, marŝalo de Sovetunio (n. 1895)
- 1971: Gyula Tóth, rumania hungara pentristo (n. 1891)
- 1972: Béla Zala, rumania hungara redaktoro, deklamisto (n. 1898)
- 1973: Ota Pavel, ĉeĥa verkisto kaj sporta ĵurnalisto (n. 1930)
- 1980: Jesse Owens, afrikusona atletikisto, kvarfoja olimpika ĉampiono dum Somera Olimpiko 1936 en Berlino (n. 1913)
- 1984: Zoltán Vécsey, hungara verkisto, ĵurnalisto, populariganto de geografio (m. 1892)
- 1986: Paulus Rusch, aŭstra teologo, unua episkopo de Innsbruck (n. 1903)
- 1995: Selena Quintanill Pérez, meksika-usona kantistino (n. 1971)
- 1998: Viola Tomori, hungara psikologino (n. 1911)
- 2005: Stanley Sadie, brita muziksciencisto kaj muzikkritikisto (n. 1930)
- 2005: Terri Schiavo, usona virino kun severa cerbo-damaĝo, vivinta en komato (n. 1963)
- 2006: Jackie McLean, usona aldosaksofonisto (n. 1931)
- 2009: Raúl Alfonsín, prezidento de Argentino (n. 1927)
- 2016: Hans-Dietrich Genscher, germana juristo, politikisto, diplomato (n. 1927)
- 2016: Imre Kertész, hungara Nobelpremiita verkisto (n. 1929)
- 2016: Nil Gileviĉ, belorusa poeto, tradukisto kaj socia aganto (n. 1931)
- 2016: Zaha Hadid, brita arkitekturistino, unua ina laŭreato de la Pritzker-premio (n. 1950)
- 2020: Zoltán Peskó, hungara komponisto, dirigento, altlerneja instruisto (n. 1937)
- 2020: Donna Caroll, argentina aktorino kaj kantistino (n. 1939)
- 2022: Georgi Atanasov, ĉefministro de Bulgario (n. 1933)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en kristanismo:
- John Donne: angla pastro, metafizika poeto (Anglikana Komunio, luteranismo)
- Nacia tago en Malto, National Day, retreto de la lastaj britaj soldatoj (1979); pliaj tagoj estas la 7-a de junio, la 8-a de septembro, la 21-a de septembro kaj la 13-a de decembro.
- Palestina aŭtonomio: festo de la Tero
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 31-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.