(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Adorado de la saĝuloj - Vikipedio Saltu al enhavo

Adorado de la saĝuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adorado de la saĝuloj. Fresko el kaverna preĝejo, Kapadokio. 12ª jc.
Ĉirkaŭ 1220, Kodekso Bruchsal 1, Bl. 11r, Karlsruhe

Adorado de la saĝuloj (greke μάγοι ἀπぱいὸ ἀνατολῶνにゅー) estas evangelia rakonto (Mateo 2:1–11) pri saĝuloj venintaj el Oriento por adori la ĵusnaskitan Jesuon. Ĝi estas populara temo ikonografia; la kristanoj rememoras ĝin per la festo Epifanio.

Citaĵo
 1 Kaj kiam Jesuo estis naskita en Bet-Leĥem de Judujo en la tempo de la reĝo Herodo, jen saĝuloj el la oriento venis al Jerusalem, dirante: 2 Kie estas tiu, kiu estas naskita Reĝo de la Judoj? ĉar ni vidis lian stelon en la oriento, kaj venis, por adorkliniĝi al li. 3 Kaj kiam la reĝo Herodo tion aŭdis, li maltrankviliĝis, kaj la tuta Jerusalem kun li. 4 Kaj kunveniginte ĉiujn ĉefpastrojn kaj skribistojn de la popolo, li demandis al ili, kie la Kristo devas naskiĝi. 5 Kaj ili diris al li: En Bet-Leĥem de Judujo (...) 7 Tiam Herodo sekrete venigis la saĝulojn, kaj precize sciiĝis de ili pri la tempo, kiam aperis la stelo. 8 Kaj li sendis ilin al Bet-Leĥem, dirante: Iru kaj elserĉu zorge pri la knabeto; kaj kiam vi lin trovos, sciigu al mi, por ke mi ankaŭ venu kaj adorkliniĝu al li. 9 Kaj aŭdinte la reĝon, ili ekvojiris; kaj jen la stelo, kiun ili vidis en la oriento, antaŭiris ilin, ĝis ĝi venis kaj staris super la loko, kie estis la juna knabeto. 10 Kaj vidante la stelon, ili ĝojis kun tre granda ĝojo. 11 Kaj veninte en la domon, ili vidis la knabeton kun lia patrino Maria, kaj adorkliniĝis al li; kaj malferminte siajn trezorojn, ili faligis sin kaj prezentis al li donacojn: oron kaj olibanon kaj mirhon. 

Aŭgusteno de Hipono kaj Johano la Orbuŝa parolas pri 12 saĝuloj (vd la freskon kapadokian ĉi-dekstre); poste la tradicio de la Okcidento (interalie, ĉe Bede la Honorinda) atribuis al ili la nombron 3 (evidente, laŭ la nombro de la donacoj), la nomojn (Kasparo, Melĥioro kaj Baltazaro), la reĝan rangon kaj specifajn devenlandojn — vd Tri Reĝoj. La Orienta tradicio ĉi tiujn apokrifajn detalojn ne konas.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]