Agrișu Mare
Agrișu Mare | |||
---|---|---|---|
Almásegres, Ágris | |||
vilaĝo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 317365 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 190 (2021) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 16′ N, 21° 45′ O (mapo)46.27181421.755622Koordinatoj: 46° 16′ N, 21° 45′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 91 m [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Agrișu Mare [agriŝu mare] (hungare Almásegres [almAŝegreŝ] aŭ Ágris) estas vilaĝo en Rumanio sude de Sebiș. Ĝi apartenas al la komunumo Târnova en Arad.
Ĝia unua skriba mencio estas el 1214, kiel Egreg, kaj la ruinoj de la kastelo Egreg troviĝas en la areumo de la vilaĝo. La vilaĝo apartenis ĝis 1919 al Hungario (reĝa departemento Arad). En 1910 Almásegres havis 3 038 loĝantojn, el kiuj 2 927 estis rumanoj, kaj 557 loĝantojn en 1956.
La nomo Almásegres apartenas al la pluraj hungaraj loknomoj kun la ero almás, kiu signifas "pomo" aŭ "pomarbo". La nomo ankaŭ ŝajne enhavas egres, kiu signifas "groso" en la hungara (aliaj komunumoj kun tiu nomoero en antaŭa Hungara reĝlando estas Egres, Magyaregres, Somogyegres, Szécsegres, Szőlősegres kaj Vácegres).
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1–18., 1993–2004, Budapest
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Administra mapo de distrikto Arkivigite je 2011-09-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2011-07-20 per la retarkivo Wayback Machine