Ahbach (Ahr)
Ahbach | |
---|---|
la rojo Ahbach apud la muelejo Nohnermühle
| |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Eifel, distrikto Vulkaneifel, distrikto Euskirchen, Rejnlando-Palatinato, Nordrejn-Vestfalio (Germanio) |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 21,037 km |
Fluo | |
Fonto | sude de Betteldorf |
- Alteco super marnivelo | 559 m |
Enfluejo | apud Ahrdorf en la riveron Ahr |
- Alteco | 331 m |
Geografio | |
Trairataj vilaĝoj | Blankenheim, Üxheim kun parto Leudersdorf |
La Ahbach estas 21 km longa, orografie dekstra flankrivero de la rivero Ahr en Rejnlando-Palatinato kaj Nordrejn-Vestfalio (Germanio).
Geografio
[redakti | redakti fonton]La rojo fontas ĉ. 700 m sudoriente de Betteldorf je la nordorienta deklivo de la monto „Bremelchen“(608,7 m alta) sur alteco de 559 m super marnivelo. Unue ĝi flua nordorienten kaj trafluas norde de Dockweiler plurajn lagetojn. Fluante nordorienten ĝi atingas la sudan vilaĝrandon de Dreis. Ĉi tie alfluas la Angersbach. En la vilaĝo mem enfluas la Feuerbach. De tie ĝi turnas sin okcidentnordokcidenten. Post la vilaĝo enfluas de dekstre la Brückerbach. Nun ĝi fluas ĝi la muelejo Dreisermühle okcidenten.
Tie li turniĝas norden. Post unu kilometro la rojo pasas Oberehe-Stroheich. Ĉe la norda rando alfluas de maldekstre la Sellbach Poste ĝi fluas nordnordorienten. Post 1,7 km alfluas la Rudersbach. Kaj pliaj 1,6 km poste venas de dekstre la Grünbach. Tie la Ahbach turniĝas nordokcidenten kaj post 1,3 km li ricevas akvon de maldekstre de la rojo Schmitzbach. 1,2 km suben enbuŝiĝas la rojo Niedereherbach. Poste oni apartigas akvon an la ĉ. 500 m longa muelejo kanalo de la muelejo Nohnermühle. Sube de la Nohnermühle la rojo formas tri grandajn meandrojn.
Denove fluante norden en ĝin fluas sude de Üxheim-Ahütte de maldekstre la rojo Mühlenbach. En Ahütte enbuŝiĝas de maldekstre la rojo Rohrsbach kaj post pliaj 900 m la Kirbach. La Ahbach meandriĝas norden kaj pasas la muelejon Hammermühle kaj poste la limon al Nordrejn-Vestfalio. Mallonge post la limo alfluas de maldekstre la rojo Kalbsbach kaj post 750 m la Klausbach. Tuj poste sur alteco de 331 m la Ahbach enfluas la riveron Ahr.
Flankriveroj
[redakti | redakti fonton]Jen la flankriveroj de la Ahbach.
nomo | pozicio [km] |
situo | longeco [km] |
akvokolekta areo [km²] |
alteco de la enfluejo [super marnivelo] |
DGKZ |
---|---|---|---|---|---|---|
Brücker Bach | dekstre | 2,1 | 3,173 | 472 | 27182 14 | |
Sellbach | maldekstre | 1,7 | 1,709 | 445 | 27182 16 | |
Rudersbach | dekstre | 1,5 | 1,126 | 425 | 27182 192 | |
Grünbach | 12,093 | dekstre | 6,7 | 8,381 | 411 | 27182 2 |
Schmitzbach | maldekstre | 2,5 | 2,320 | 397 | 27182 32 | |
Niedereherbach | 9,563 | maldekstre | 6,9 | 32,533 | 386 | 27182 4 |
Mühlenbach | 6,434 | maldekstre | 1,9 | 2,442 | 362 | 27182 52 |
Rohrsbach | 5,512 | maldekstre | 2,9 | 2,562 | 355 | 27182 592 |
Kirbach | 4,599 | maldekstre | 4,7 | 4,623 | 349 | 27182 6 |
N.N. | 2,238 | maldekstre | 0,7 | 342 | 27182 914 | |
Kalbsbach | maldekstre | 1,1 | 331 | 27182 92 | ||
Klausbach | 1,019 | maldekstre | 3,1 | 4,781 | 329 | 27182 992 |
Medio
[redakti | redakti fonton]La Ahbach estas malfajne mineralriĉa silkata mezmontara rojo. Ĝia akveja strukturo estas en la supra parto ĝis Oberehe-Stroheich grandparte indikita kiel tre forte ĝis forte ŝanĝita. Sube de Oberehe-Stroheich la akveja strukturo pliboniĝas.
La akveja kvalito estas ĝis Oberehe-Stroheich meze ŝarĝita kaj sube de tiu volaĝo apenaŭ ŝarĝita.