Aljmaš
Aljmaš | |||
---|---|---|---|
settlement (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 31226 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 481 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 32 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 32′ N, 18° 57′ O (mapo)45.52788611111118.949411111111Koordinatoj: 45° 32′ N, 18° 57′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 15,2 km² (1 520 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Aljmaš [+] | |||
Aljmaš (germane Apfeldorf, hungare Almás) estas vilaĝo en Kroatio, en municipo Erdut en distrikto Osijek-Baranja. Aljmaš situas sur ebenaĵo, ĉe kunfluejo de Danubo kaj Dravo, laŭ dekstra bordo de Danubo. Osijek troviĝas 21 km-ojn.
En Aljmaš troviĝas moderna romkatolika preĝejo omaĝe al Dipatrino – antaŭe ekzistis preĝejo, detruita dum la Jugoslaviaj militoj, kiu estis priskribita kiel la plej granda kaj fama slavonia idolejo. Aljmaš ankaŭ estas Maria-pilgrimejo, komence kun Maria-statuo en 1704, detruita en fajro en 1846. Nova statuo estis donita en 1865, kaj tiu denove detruita dum la Juvoslavaj militoj. La hungara nomo Almás apartenas la multaj hungaraj loknomoj kun la ero almás.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 15 km²
- Supermara alteco: 93 m
- koordinatoj: 45°31′40″N 18°56'58″E
- Loĝantaro: 640
- Poŝtkodo: 31205
- Aŭtokodo: OS
- Telefonprefikso: 31
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1273 en formo Hagmas. En 1704 la vilaĝo ricevis sanktan memoraĵon, sekve la paroĥa preĝejo iĝis kermesejo.[klarigu] La preĝejo en 1846 forbruliĝis, sed poste oni konstruis novan preĝejon. Tiu sekva preĝejo estis priskribita kiel "preĝejo de la plej fama kaj granda slavonia idolejo".[1] En 1991 pro la militado ĝi plene detruiĝis. En 2001, oni komencis konstrui novan preĝejon en Almás kiu ĉefe finiĝis en 2003. En 2007 oni finiĝis laborojn ankaŭ de la resto, kiel ĝardeno, ĉambroj por pilgrimoj, ktp.
En 1910 vivis tie 1395 homoj, kun kroatoj en majoritato, germanoj en minoritato. Ĝis fine de la Unua mondmilito la vilaĝo apartenis al Habsburga Imperio, al Hungara reĝlando, al Kroatio, al Verőce, al distrikto de Osijek, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio, fine al sendependa Kroatio. En 1991 vivis en Aljmaš 820 homoj, (kroatoj 673 (82 %), serboj 9 kaj aliaj[klarigu]).