Antareso (latineAntares) estas la propra nomo de la astroα en la konstelacio Skorpio (α Scorpii). Temas pri ruĝa supergiganto en la galaksioLakta Vojo kaj la dek-sesa plej brila stelo en la dumnokta ĉielo (Ĝi estas foje listita kiel 15-a plej brila, se la du pli brilaj eroj de la kvarobla stelsistemo Kapelo (Capella) estas rigardataj kiel unu stelo). Kune kun Aldebarano, Spiko, kaj Reĝeto (Regulus), ĝi estas unu el la kvar plej brilaj steloj proksime de la ekliptiko. Ĝi estas la plej brila stelo en la konstelacio Skorpio, kaj estas ofte nomata kiel "la koro de la skorpio". Antareso estas malrapida varianta stelo kun mezuma grando de +1,09.
Antareso estas la plej brila, plej masa kaj plej evoluita membro de la plej proksima stelgrupo Skorpio-Centaŭro. Ĝi konsideritxas membro de la supra skorpia subgrupo de la stelgrupo, kiu enhavas milojn da steloj kun meznombra aĝo de 11 milionoj da jaroj je distanco de proksimume 470 lumjaroj disde la Tero.