Antipodo
En geografio, la antipodo, vorto el la malnovgreka farita per anti-, "opozicia" kaj pous, "piedo", de kiu ajn loko sur la Tero estas la punkto sur la tersurfaco kiu estas diametre opozicia. Du punktoj antipodaj unu al la alia estas ligeblaj per rekta linio tra la centro de la terglobo.
En Britio, la vorto "la antipodoj" ofte uziĝas por aludi al Aŭstralio kaj Novzelando. Geografie tamen la antipodo de la britaj insuloj estas la Pacifiko sude de Novzelando. Partoj de Hispanio, Portugalio, kaj Maroko antipodas al Novzelando. La antipodoj de Sudafriko kaj Zimbabvo estas en la Norda Pacifiko, kun Bocvano antipoda al Havajo.
Entute, malpli ol 4% de la tero havas teron kiel antipodon.[1] La plej grandaj antipodaj regionoj estas la malajzia insularo, rilate al la Amazona Baseno; orienta Ĉinio kaj Mongolio antipodas al Ĉilio kaj Argentino; kaj Groenlando kaj la kanada arkta insularo antipodas al orienta Antarkto.
Urboj
[redakti | redakti fonton]Precizaj aŭ preskaŭ precizaj antipodoj:
- Palembang (Indonezio) — Neiva (Kolombio)
- Padango (Indonezio) — Esmeraldas (Ekvadoro)
- Valdivia (Ĉilio) — Wuhai (Ĉinio)
- Christchurch (Novzelando) — A Coruña (Hispanio)
- Hamilton (Novzelando) — Kordovo (Hispanio) (Hispanio)
- Tauranga (Novzelando) — Jaén (Hispanio)
- Whangarei (Novzelando) — Tanĝero (Maroko)
- Ulan Ude (Rusio) — Puerto Natales (Ĉilio)
Ene de 100 km, kun almenaŭ unu grava urbo (1 miliono da loĝantoj):
- Xi'an (Ĉinio) — Santiago, aŭ pli precize Rancagua aŭ San Bernardo (Ĉilio)
- Auckland (Novzelando) — Sevilo kaj Málaga (Andaluzio, Hispanio)
- Tianjin (Ĉinio) — Bahía Blanca (Argentino)
- Ŝanhajo (Ĉinio)— Salto (Urugvajo)
- Tajpeo (Tajvano) — Asunciono (Paragvajo)
- Honkongo — Humahuaca (Argentino)
- Montpellier (Francio) — Waitangi, (Novzelando)
- Pekino (Ĉinio) — Bahía Blanca (Argentino)
Tajvano (iam nomata Formosa) estas parte antipoda al la provinco Formosa en Argentino.
Aliaj gravaj urboj aŭ ĉefurboj preskaŭ antipodaj:
- Pekino (Ĉinio) — Bonaero (Argentino); ambaŭ havas plurmilionan loĝantaron kaj ĝemeliĝis ekde 1983.
- Madrido (Hispanio) — Wellington (Novzelando), ~160 km
- Bogoto (Kolombio) — Ĝakarto (Indonezio), ~200 km
- Guayaquil (Ekvadoro) — Medan (Indonezio), ~220 km
- Phnom Penh (Kamboĝo) — Limo (Peruo), ~220 km
- Dili (Timoro) — Paramaribo (Surinamo), ~310 km
- Irkutsk (Rusio)— Punta Arenas (Ĉilio)
- Tongĉuan (Ĉinio) — Licantén (Ĉilio)
- Suva (Fiĝio) — Timbuktuo (Malio)
- Jaisalmer (Barato)— Paska Insulo
- Pago Pago (Usona Samoo) — Zinder (Niĝero)
- Barranquilla (Kolombio)— Kristnaskinsulo (Aŭstralio)
- Doha (Kataro) — Pitkarna Insulo
- Hué kaj Da Nang (Vjetnamio)— Arequipa (Peruo)
- Manila (Filipinoj) — Cuiabá (Brazilo)
- Kuala Lumpur (Malajzio) — Cuenca (Ekvadoro)
- San Juan (Puerto Rico)— Karratha (Aŭstralio)
- Limerick (Irlando) — Kampbelinsuloj (Novzelando)
- Arrecife, Lanzarote (Kanariaj Insuloj) — Norfolka Insulo
- Sharm el Sheikh (Egiptio) — Rapa Iti (Franca Polinezio)
- Bangkok (Tajlando) — Lima (Peruo)
- Quito (Ekvadoro) — Singapuro
- Perth (Aŭstralio) — Bermudo
- Montevideo (Urugvajo) — Seoul (Sudkoreio)
Urboj kaj geografiaj trajtoj
[redakti | redakti fonton]Ĝibraltaro estas proksimume antipoda al la plaĝo Te Arai, ĉ. 85 km norde de Auckland, Novzelando. Tion montras la malnova onidiro, ke la suno neniam malleviĝas en la Brita Imperio, kvankam la suno ankoraŭ neniam subiras en la Komunumo de Nacioj (British Commonwealth).
Santa Vitória do Palmar, la plej suda urbeto kun pli ol 10 mil loĝantoj en Brazilo antipodas al la insulo Jejuo, la plej suda lando de Sudkoreio.
Laŭdifine la Norda Poluso kaj la Suda Poluso estas antipodoj.
Kiel eblas vidi sur la viola/blua mapo, la Pacifika Oceano tiel vastas, ke ĝi etendiĝas tra duono de la mondo; partoj de ĝi antaŭ la bordo de Peruo estas antipodaj al partoj de la sama oceano laŭlonge de la bordo de Suda Azio.
Landoj
[redakti | redakti fonton]La jenaj landoj estas opoziciaj al pli ol unu alia lando (Antarkto estas konsiderata aparte de iu ajn teritoria pretendo)
Landoj, kiuj opozicias al nur unu lando estas Maroko, Hispanio, Portugalio (ĉiuj al Novzelando); Ĉado, Libio, Kamerunio (al Kukinsuloj de Novzelando); Egiptio, Eritreo, Etiopio (al Franca Polinezio); Senegalio (al Vanuatuo); Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (al Pitkarna Insulo); Ganao, Ebura Bordo (al Tuvalo); Burkino (Rotuma en Fiĝio); Gvineo (al Salomonaj Insuloj); Barato (Paska Insulo); Laoso, Kamboĝo, Vjetnamio kaj Tajlando (ĉiuj al Peruo); Singapuro (al Ekvadoro); Brunejo, Palaŭo kaj Mikronezio (ĉiuj al Brazilo).
El tiuj, la plej grandaj landoj antipodaj al lando estas Filipinoj, Malajzio, Tajvano, Fiĝio, Vanuatuo, Brunejo kaj Samoo. Ĉilio same estis, antaŭ ĝia ekspansio al Atakama-Dezerto per la t.n. Milito de Pacifiko.
En la populara kulturo
[redakti | redakti fonton]- En 2006, Ze Frank defiis spektantojn de sia taga retprezentado the show with zefrank krei "Tersandviĉon" metante samtempe du pecojn da pano sur antipodaj punktoj de la terglobo. La defion sukcese plenumis spektantoj el Hispanio kaj Novzelando.[2]
- Ordinara miskoncepto, ofte esprimata en la populara kulturo, estas tio, ke se oni fosus tra la terglobo el Usono, oni atingus Ĉinion. Fakte nur partoj de Sudameriko estas antipodoj de Ĉinio. La scienca termino Ĉinia sindromo gajnis sian nomon (kvankam ne la koncepton) el tiu miskompreno.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ J. W. Gregory (1912) The Making of the Earth, paĝo 138
- ↑ If the earth were a sandwich Arkivigite je 2020-02-17 per la retarkivo Wayback Machine, the show with zefrank
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Earth Sandwich Map Arkivigite je 2007-08-27 per la retarkivo Wayback Machine duopa mapo por trovi la antipodojn de kiu ajn punkto de la Tero.
- Antipodes map duopa mapo por trovi la antipodojn de kiu ajn punkto de la Tero.
- 3D dual globe skema tridimensia reprezento de la Tero kaj la "anti-Tero" sur la sama loko.
- Konvertilo de latitudo kaj longitudo kaj antipoda kalkulilo Arkivigite je 2012-09-21 per la retarkivo Wayback Machine.
- Map Tunneling Tool Tunelo al la alia flanko de la Tero.
- Kalkulu la alian flankon de la mondo