(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Antologio - Vikipedio Saltu al enhavo

Antologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antologio estas kolekto da mallongaj aŭ mallongigitaj prozajpoeziaj pecoj, kompilita laŭ beletraj vidpunktoj.

"La grekdevena nocio antologio signifas florkolekto. La tasko de verkoj kun tiu nomo estas prezenti al la publiko legindajn erojn el la beletristiko de iu popolo aŭ nacio. Tial la kompilantoj ĉiam devas elekti el amaso da verkoj laŭ antaŭe destinita plano, ĉar pro la kutime tro limigita amplekso de tiaj beletraj bukedoj la enhavo de la antologioj regule volas aŭ povas lumigi nur unu aŭ plurajn aspektojn de la koncerna literaturo." (Wilhelm Herrmann)

Parencaj specoj estas Almanako, Eklogo, Krestomatio kaj Legolibro.

Kelkaj antologioj en Esperanto

[redakti | redakti fonton]
  • El Franca Literaturo, libro de Mondliteraturo. Kompilinta de Kawasaki Naokazu; Japana Esperanto-Instituto, Tokio, 1934(?)
Citaĵo
 Eltiraĵoj el Daudet, Hugo, Mérimée, Verlaine, Anatole France, Baudelaire, kaj Voltaire; tute karakterizaj, kun notaro japanlingva. 
— La Brita Esperantisto - Numero 353, Septembro (1934)
  • El Slava Literaturo. Kompilinta de Ossaka Kenĵi; Japana Esperanto-Instituto, Tokio, 1934(?)
Citaĵo
 Legaĵoj el Turgenjev, Sienkiewicz, Tolstoj, Korolenko, Ĉeĥov, Puŝkin, Gogol, kaj Andrejev, kun lingvaj klarigoj. Bona kolekto, kiu jam atingis duan eldonon. 
— La Brita Esperantisto - Numero 358, Februaro (1935)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]