Antony
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Antony (stacidomo). |
Antony | |||||
---|---|---|---|---|---|
La fontano Croix de Berny, en la norda kvartalo.
| |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Pariza Regiono | ||||
Departemento | Hauts-de-Seine (subprefektejo) | ||||
Arondismento | Antony (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Antony (ĉefurbo) | ||||
| |||||
INSEE kodo | 92002 [+] | ||||
Poŝtkodo | 92160 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 92002 | ||||
Retpaĝaro | http://www.ville-antony.fr/ | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ro Jean-Yves Sénant 2003-2008 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 59 600 (2005) | ||||
Loĝdenso | 6 261 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 45′ N, 2° 18′ O (mapo)48.7533333333332.2966666666667Koordinatoj: 48° 45′ N, 2° 18′ O (mapo) | ||||
Alto | De 45 al 103 m | ||||
Areo | 9,7 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Antony (Hauts-de-Seine) [+] | |||||
Antony (esperante: Antonio) estas mezgranda franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Hauts-de-Seine kaj en la Pariza Regiono. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento.
Antony havas proksimume 60 000 loĝantojn. Ilin oni kutime nomigas la Antoniens.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Antony estas suda ĉirkaŭurbo de Parizo. Ĝi situas en la natura regiono Hurepoix kaj estas trafluata de la rivero Bièvre, dekdu kilometrojn sude de la katedralo Dipatrino de Parizo.
Antony troviĝas je la limo inter tri departementoj : Essonne, Hauts-de-Seine kaj Val-de-Marne. La urbo entenas plurajn parkojn, inkluzive la parko de Sceaux kaj la parko Heller.
Historio
[redakti | redakti fonton]La deveno de Antony datiĝas verŝajne de la 3-a jarcento. La nomo "Antony" estas fakte latindevena : "Antonius" estis la nomo de gaŭla-romia bienulo.
Antony fariĝis unu el la ĉefaj dependaĵoj de la abatejo Saint-Germain-des-Prés ekde la 10-a jarcento. Ĉiuj loĝantoj de Antony estis tiam servuloj de tiu abatejo. Ili estis liberigitaj ekde 1248.
Antony restis pliparte agrikultura ĝis la 19-a jarcento. La apero de fervojoj grandege ŝanĝis la vivon en Antony, precipe post la efektivigo de la fervojo al Sceaux en 1854.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]Inter la partneraj urboj estas
- la urbodistrikto Reinickendorf de Berlino en Germanio
Esperanto
[redakti | redakti fonton]En ĝi okazis en julio 2007 la 80-a SAT-Kongreso kaj, dum pasko 2008 (22a - 24a de marto), la 63-a kongreso Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine de SAT-Amikaro.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Parc de Sceaux (stacidomo)
- La Croix de Berny (stacidomo)
- Antony (stacidomo)
- Fontaine Michalon (stacidomo)
- Les Baconnets (stacidomo)
- Chemin d'Antony (stacidomo)
- La Croix de Berny (Tramtransporto en Parizo)
- La Vallée (Tramtransporto en Parizo)
- Petit-Châtenay (Tramtransporto en Parizo)