Artefakto
Artefakto (el la latina: ars kiu signifas 'prilaborado', kaj factum 'kreitaĵo') ) estas objekto produktita de la krea aŭ inventa kapablo de la homo. Ĝi estas ankaŭ ĉiu objekto, sur kiu vidiĝas spuroj de prilaboro aŭ de homa uzo[1]. Science oni uzas la vorton por indiki antikvaĵon.
Origine ĉi tiu vorto havis la signifon de io, kio estas nedezirata kaj kiu okazas en eksperimenta situacio. Nuntempe la vorto ankaŭ estas uzata por indiki arbitran, kelkfoje nur minimuman ŝanĝon pro homa agado, kontraste al fenomeno kiu tue nature ekestas.
Artefakto kiel nedezirata flankefiko
[redakti | redakti fonton]- En fotografio artefaktoj povas ekesti en la fotilo, ekzemple uzante malbonkvalitan lenson aŭ pro eraroj en la lumsentema ĉefĉiparo.
- En la mikroskopio artefaktoj estas uzataj por la fabrikado de mikroskopiaj preparaĵoj, ekzemple tranĉante kaj fiksante preparaĵon.
- En elektronika sonotransigo kaj -pretigo artefaktoj povas ekesti kiel transfonio aŭ interferenco de unu signalo kun alia (en : 'crosstalk' , fr : diaphonie).
- En la metodaro artefakto povas prezentiĝi kiel rezulto de elekto por certa esplormetodo.
-
Ekstrema ekzemplo de kromata aberacio: la artefakto kaŭzita de malriĉa lensokvalito.
-
En tiu bildo de vetero-radaro en la supra flava cirklo videblas artefakto : reflekto kiu ne estas kaŭzata de ŝtormo sed de ventoturbino.
-
Radiografio en kiu pluraj artefaktoj estas videblaj pro rektigila mamzono.
-
Malgranda peco de teksaĵo falis sub la mikroskopa glaso kiu kaŭzis ke sangaj ĉeloj videblas.
Artefaktoj en la senco de 'homfaritaj aferoj'
[redakti | redakti fonton]En arkeologio la termino 'artefakto' estas uzata por indiki objektojn aŭ spurojn faritajn de homoj. Por pli da informo: vidu Artefakto (arkeologio).
Foje, la termino estas ankaŭ uzata kiel sinonimo por 'artverko', ambaŭ en la arta senco kiel ankaŭ en la arkitektura senco. Por pli da informo: vidu artverko (arto) respektive civila artverko (konstruado).
-
Pecoj de silikaj ŝtonoj, de kiuj arkeologoj povis konstati ke ili prilaboritaj de homoj en formo de sagoj.
-
Artefaritaj konstruaĵoj en la naturo estas ofte ankaŭ nomataj artefaktoj.
-
Artverkon oni ankaŭ foje indikas kiel artefakto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Noto : Tiu ĉi artikolo estas plejparte traduko de la samtema nederlandlingva vikipedia artikolo de la 26-a de oktobro 2019.