Attard estas urbo kaj komunumo de la eŭropa ŝtato Malto. Ĝi situas sur la precipa ŝtata insulo Malto en la Mediteranea Maro, en la urbaro ĉirkaŭ la ŝtata ĉefurbo La-Valeto, kaj 4 kilometrojn de la historia ĉefurbo Medino. ISO-kodo de la komunumo estas MT-01. La komunumo kune kun du najbaraj kunkreskiĝintaj historiaj loĝlokoj, Balzan kaj Lija, loke nomatas la "tri vilaĝoj de Malto" (malteTliet villaġġi ta 'Malta) - en ĉiuj tri abundas vastaj palacoj de la historiaj nobeloj de la Malta Ordeno.