Auge (Creuse)
Auge | |
---|---|
komunumo en Francio vd | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Limoĝio |
Departemento | Creuse |
Arondismento | Aubusson |
Kantono | Chambon-sur-Voueize |
INSEE kodo | 23009 [+] |
Poŝtkodo | 23170 |
Kodo laŭ INSEE | 23009 |
Politiko | |
Urbestro | S-ino Elisabeth Henry 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 107 (2 006) |
Loĝdenso | 11 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 46°14′34″N 2°19′28″O / 46.24278°N, 2.32444°O (mapo) Koordinatoj: 46°14′34″N 2°19′28″O / 46.24278°N, 2.32444°O (mapo) |
Alto | 372 m - 453 m |
Areo | 9,97 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
46° 14′ 34″ Nordo 2° 19′ 28″ Oriento / 46.2427777778 °N, 2.32444444444 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Auge (Creuse) [+] | |
Auge estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 107 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2006.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Auge etendiĝas sur 9,97 km², kaj havis 107 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 11 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.
La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Auge situas je alteco de 453 metroj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Auge apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ino Elisabeth Henry, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Administrado
[redakti | redakti fonton]Auge apartenas al la kantono de Chambon-sur-Voueize, kies ĉefurbo estas Chambon-sur-Voueize. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Aubusson, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.