Balikĉi
Balikĉi | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 721900 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 54 132 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 425 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 28′ N, 76° 11′ O (mapo)42.46666666666776.183333333333Koordinatoj: 42° 28′ N, 76° 11′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 900 m [+] | ||
Areo | 38 km² (3 800 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+06:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Balykchy [+] | |||
Balikĉi (kirgize Балыкчы, Balıkçı) estas urbo de proksimume 42 400 loĝantoj en Kirgizio. Ĝi situas ĉe la okcidenta finaĵo de la lago Isik-Köl, kaj apartenas al la samnoma kirgizia provinco Isik-Köl. La geografiaj koordinatoj estas 42° 28' norde kaj 76° 11' oriente. La lago kaj ankaŭ la lagoborda urbo situas en alteco de proksimume 1900 metroj super la marnivelo. Balikĉi estis signifa industria kaj transporta centro en Kirgizio (prilaboro de lano kaj de fojno, laga fiŝkaptado, grava fervoja stacidomo kaj ŝosea kruciĝo) dum la sovetunia epoko. Post la kolapso de la komunisma ŝtatego ĝi perdis la plej grandan parton de sia ekonomia bazo kaj preskaŭ ĉiuj industriaj instalaĵoj fermiĝis.
La urbo estis nomata Ribaĉje ("fiŝkapta loko" en la rusa) inter la jaroj 1909 kaj 1993. Komence de la 1990-aj jaroj, post kiam la ŝtato Sovetunio estis disfalinta, la urbo estis konata kiel , following la disintegration de la Soviet Union, la urbo was known as Isik-Köl aŭ Isik-Kul, laŭ la nomo de la apuda lago. Tamen mallonge post la ŝtata sendependiĝo, la nomo estis ŝanĝita al Балыкчы, do Balikĉi [1] Arkivigite je 2005-02-12 per la retarkivo Wayback Machine, kio havas la signifon "fiŝkapta loko" en la kirgiza.
La ĉefa ŝoseo de Biŝkeko, la ŝtata ĉefurbo de Kirgizio, al Ĉinio, parto de la antikva Silka Vojo, pasas tra Balikĉi antaŭ ĝi komencas la longan kaj penan vojon tra la alpecaj montoĉenoj de la provinco Narin en centra Kirgizio al la ĉinia limo ĉe la montpasejo Torugar. Planoj por fervoja linio de la ĉinia limo al Balikĉi, kie nuntempe finiĝas la fervojaj reloj el Biŝkeko, estas diskutataj. Du aliaj ŝoseoj gvidas laŭ la norda kaj suda bordoj de la lago Isik-Köl al la urbo Karakol kaj tiam ĉirkaŭ la orienta finaĵo de la montaro Kungej Ala-Too ĝis la pleja sudoriento de Kazaĥio.