Baziliko de la Sankta Kruco
Etoso
![](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5c/Basilica_of_the_Holy_Cross_%28Aparan%2C_Armenia%29.jpg/250px-Basilica_of_the_Holy_Cross_%28Aparan%2C_Armenia%29.jpg)
La Baziliko de la Sankta Kruco (armene: Սուրբ Խաչ, Surb-Ĥaĉ) estas frua armena preĝejo en la granda vilaĝo Aparan en la provinco Aragacotno, Armenio. Ĝi supozeble estas datita de la fino de la 4-a jarcento. La preĝejo estis riparita kaj parte restarigita en la jaro 1877.