Bermellar
Bermellar | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio loĝloko vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37291 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 131 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 0′ N, 6° 40′ U (mapo)40.998611111111-6.6711111111111Koordinatoj: 41° 0′ N, 6° 40′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 639 m [+] | ||
Areo | 28,46 km² (2 846 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bermellar [+] | |||
Bermellar [bermeLJAR] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Vitigudino en la nordokcidento de la provinco kaj al la Municiparo El Abadengo. Bermellar estas tradukebla etimologie al Ruĝejo aŭ plej verŝajne Cidoniejo.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 28,46 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 136 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 500 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Parto de ĝia teritorio estas ene de la Natura Parko Arribes del Duero, naturejo protektita de grandaj valoroj kaj mediaj kaj turismaj.
Limas kun loĝlokoj Saucelle, Barruecopardo, Saldeana, Hinojosa de Duero, Cerralbo, Lumbrales, Olmedo de Camaces. Ĝi distas 90 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.
Estas prahistoriaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis. Lastatempe rura turismo ekgravis pro la bonkvalitaj naturaj ĉirkaŭaĵoj.
La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Preĝejo
-
Arribes
-
Urbodomo
-
Ermitejo Kristo
-
Crucero
-
Etnografia muzeo
-
Polmoludejo
-
Tradicia konstruaĵo