Beta-radiado
Beta-radiado (
Kineta energio de betaj partikloj havas kontinuan spektron inter 0 kaj la maksimuma havebla energio Q, kiu dependas de la fonta kaj rezulta nukleaj statoj de la disfalo. Tipa Q estas de ordo de 1 MeV, sed ĝi povas esti ankaŭ inter kelkaj keV kaj kelkaj dekoj de MeV. La plej energiaj betaj partikloj havas rapidojn tre proksimajn al la lumrapideco.
La procezo estas jena:
β −-radiado (elektrona)
[redakti | redakti fonton]La malstabilaj atomaj nukleoj kun eksceso de neŭtronoj povas stabiliĝi per la konvertado de unu neŭtrono en unu protonon, unu tre rapide forsenditan elektronon kaj unu elektronan antineŭtrinon (la antipartiklo de la neŭtrino):
En beto-minus-disfalo, la malforta nuklea forto konvertas neŭtronon en protonon disradiante elektronon kaj elektronan antineŭtrinon:
Je la fundamenta nivelo (kiel estas prezentite en la figuro de Feynman), ĉi tiu estas pro la konvertiĝo de suba kvarko al supra kvarko per eligo de peza W− bosono, la W− bosono poste disfalas en elektronon kaj elektronan antineŭtrinon.
Ekzemplo de beto-minus-disfalo:
β +-radiado (pozitrona)
[redakti | redakti fonton]La malstabilaj atomaj nukleoj kun eksceso de protonoj povas stabiliĝi per la konvertado de unu protono en unu neŭtronon, unu tre rapide forsenditan negativan elektronon (pozitrono) kaj unu elektronan neŭtrinon:
Malsimile al beto-minus-disfalo, beto-plus-disfalo ne povas okazi en izolado, ĉar ĝi postulas energion, ĉar la maso de la neŭtrono estas pli granda ol la maso de la protono. Beto-plus-disfalo povas nur okazi se la absoluta valoro de la bindanta energio de la fonta atomkerno estas malpli granda ol tiu de la rezultanta atomkerno. La diferenco inter ĉi tiuj energioj iras en la reakcion de konvertiĝo de protono en neŭtronon, pozitronon kaj neŭtrino kaj en kinetan energion de ĉi tiuj partikloj.
Ekzemplo de beto-plus-disfalo:
Elektrona kaptado (K-kaptado)
[redakti | redakti fonton]Alia tipo de
En ĉiuj okazoj en kiuj beto-plus-disfalo estas permesita energie kaj la protono estas parto de kerno kun elektronaj ŝeloj, ĝi estas akompanita per la elektrona kapta procezo, en kiu atoma elektrono estas kaptita per kerno kun eligo de neŭtrino:
Sed se la energia diferenco inter komenca kaj finaj ŝtatoj estas malgranda, malpli ol 2mec2), tiam beto-plus-disfalo estas ne permesita energie, kaj elektrona kapto estas la sola reĝimo.
Ekzemplo de elektrona kaptado:
Proprecoj de la radioj
[redakti | redakti fonton]La beta-partikloj vojaĝas plurajn metrojn en la aero, sed estas haltigataj per maldikaj tavoloj de aluminio, aŭ per aliaj malpezaj materialoj.
Fonta izotopo | Energio | Maksimumo vojo de la beto-partiklo en | ||
---|---|---|---|---|
aero | plasto | vitro | ||
3H | 19 keV | 8 cm | – | – |
14C | 156 keV | 65 cm | – | – |
35S | 167 keV | 70 cm | – | – |
131I | 600 keV | 250 cm | 2,6 mm | – |
32P | 1,710 MeV | 710 cm | 7,2 mm | 4 mm |