Bizanca Egiptio
![](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e2/Dioecesis_Aegypti_400_AD.png/300px-Dioecesis_Aegypti_400_AD.png)
En la epoko de la Bizanca Imperio, Egiptio estis organizita en ŝtata unuo nomata Diocezo de Egiptio (latine Dioecesis Aegypti, greke Διοίκησις
La diocezo estis inkludita en la Pretoria gubernio de la Oriento kaj ĝi inkludis origine kvin provincoj:
- Aegyptus Iovia, poste renomita Aegyptus - ĝi inkluzivis la okcidentan Nildelton kaj havis Aleksandrion kiel ĉefurbo;
- Aegyptus Herculia, poste renomita Augustamnica - ĝi formis parton de la orienta delto, kun Pelusium kiel ĉefurbo;
- Tebaido, kiu estis barita sude de la Unua Katarakto de la Nilo kaj de la urbo Asuano, kun Ptolemais Hermiou kiel ĉefurbo;
- Libio Malsupra (aŭ Interna), koresponda al Marmarica, kun Paraetonium kiel ĉefurbo;
- Libio Supra (aŭ Ekstera), koresponda al Cirenaica, kun Ptolemais kiel ĉefurbo.
La atributoj Iovia kaj Herculia rilatigis al la tetrarkoj Diokleciano kaj Maksimiano respektive, kaj estis poste ŝanĝitaj pro forpreni la nekristanismajn konotaciojn.