Bobrovníky
Bobrovníky | |
germane Bobrownik, pole Bobrowniki | |
vilaĝo | |
Kapelo de sankta Prokopo
| |
Oficiala nomo: Bobrovníky | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Opava |
Administra municipo | Hlučín |
Historia regiono | Silezio |
Montaro | Nízký Jeseník |
Domoj | 409 2009 |
Situo | Bobrovníky |
- alteco | 310 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 52′ 18″ N 18° 12′ 37″ O / 49.87167 °N, 18.21028 °O (mapo) |
Katastro | 2,49 km² (249 ha) Bobrovníky |
Loĝantaro | 1 295 (2021) |
Denseco | 520,08 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1377 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 748 01 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Bobrovníky | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Bobrovníky (germane Bobrownik, pole Bobrowniki) estas vilaĝo situanta en sudorienta angulo de Hluĉinio, parto de urbo Hlučín, troviĝanta en distrikto Opava en Ĉeĥio. Ĝi situas proksimume 3 km sudoriente de Hlučín. En la jaro 2009 ĉi tie estis registritaj 409 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 1 295 loĝantoj.
Bobrovníky estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 2,49 km². Bobrovníky estas la municipa parto de Hlučín ekde la jaro 1975.
Historio
[redakti | redakti fonton]Bobrovníky estas unu el la plej malnovaj lokoj de ĉirkaŭaĵo kaj ĝi havas derivita sian nomon de gardistoj de kaj ĉasistoj de kastoroj, kiujn senjorujo en proksima rivero Opava bredis pro multekostaj peltoj. La vilaĝo devene apartenis al burgo Landek, kies nomo estas menciata jam en dokumento el la jaro 1377 apud Hlučín, Markvartovice kaj Koblov, Bobrovníky tiam nomiĝis Bobernig. La municipo unue apartenis al senjoroj el burgo Landek. En la jaro 1474 la burgo estis neniigita fare de soldataroj frunte kun Matias Korvino. Hlučín, al kiu Bobrovníky apartenis, fariĝis sidejo de landeka senjorujo.
En la jaro 1842 la municipo estis vendita al komercisto el Ostrava, pro kio ĝi apartigis de la hluĉina senjorujo. Je kvin jaroj pli poste Bobrovníkon ricevis komune kun Ludgeřovice kaj Petřkovice grafo Salomon Mayer Rothschild. Dum Rotschildidoj la indikitaj senjorujoj kaj voktoj estis denove kunigitaj kun la hluĉina senjorujo. En la jaro 1880 estis en Bobrovníky konstruita lernejo, ĝis tiu tempo infanoj vizitis lernejon en Lhotka.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 264 |
1880 | 300 |
1890 | 343 |
1900 | 414 |
1910 | 462 |
1921 | 552 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 680 |
1950 | 685 |
1961 | 890 |
1970 | 885 |
1980 | 1 092 |
1991 | 1 244 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 271 |
2011 | 1 336 |
2021 | 1 295 |
Malánky
[redakti | redakti fonton]Al Bobrovníky apartenis (kaj senĉese apartenas) ankaŭ domoj kun nomigo Malánky. En lasta tempo la loĝantoj de Malánky tre premas pri tio, por ke Malánky estu kiel domaro perceptata iel apartigite de Bobrovníky. Civitana societo metas kiel celon krei propran vilaĝplacon, kiu fariĝus centro de la domaro.
Antaŭe ol kia ajn konstruaĵo ĉi tie situis ligna kruco, kiu onidire devis rememorigi homon, kiu ĉi tie estis dum svedaj militoj altirita el Hlučín kaj mortigita. La kruco situas ĝis hodiaŭ en arbaro nomata Kočí les kontraŭ tombejo Březiny.
|