Bursudano
Bursudano | |||||
---|---|---|---|---|---|
havenurbo urbego vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 579 942 (2010) [+] | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 19° 37′ N, 37° 13′ O (mapo)19.61583333333337.216388888889Koordinatoj: 19° 37′ N, 37° 13′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 13 m [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Port Sudan [+] | |||||
Bursudano, foje Sudanhavenurbo aŭ Sudanhaveno (en multaj lingvoj Port Sudan, en la araba بور سودان, Būr Sūdān) estas la ĉefurbo de la sudana subŝtato Ruĝa Maro. Ĝi havas 489.725 loĝantojn (2007). Ĝi situas ĉe Ruĝa Maro kaj estas la ĉefa havenurbo de la Respubliko Sudano.
Bursudano estis fondita de Britio en 1909 kiel celurbo de fervojo liganta la Ruĝan Maron al la Rivero Nilo. Ĝi utilis kiel nova moderna haveno anstataŭanta Sawakin. La fervojo estis uzata por transporti la nacian produktadon de kotono kaj sezamo, krome sorgo, el la agrikulturaj riĉaj areoj de la Nil-valo.
Turismo
[redakti | redakti fonton]Bursudano estas konata inter turistoj pro siaj eksterordinaraj subnaĝejoj kaj strandoj. Kaj turistoj kaj grandaj nombroj de islamaj pilgrimantoj survoje en la unufoja haĝo al Mekao uzas tiun havenon kiel enŝipiĝejon por transpasi la Ruĝan Maron al Ĝido en Saŭdarabio.