Tiu ĉi grupiĝo de ses vilaĝoj de Podještědí apartenis al senjorujo Český Dub. La unua skribmencio devenas el la jaro 1536. La domaroj Cetenov, Vystrkov kaj Hrubý Lesnov situis en la pasinteco sur grava ŝoseo el Prago ĝis Zittau, sed hodiaŭ ili situas flanke de ĉiuj gravaj komunikiloj. Ĝis la dua mondmilito kreis plimulton de la loĝantoj ĉeĥaj germanoj, kiuj estis post la milito ellandigitaj. En la jaroj 1976 ĝis 1990 Cetenov estis sekve de administra dispono konsisto de municipo Všelibice, surbaze de loka referendumo ĝi denove memstariĝis.