Dalnic
Dalnic | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Covasna | |
Alinome | Dálnok (hungare) | |
Iama hungara departemento | Háromszék | |
Situo | 45° 55′ N, 25° 59′ O (mapo)45.922525.9875Koordinatoj: 45° 55′ N, 25° 59′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 577 m | |
Poŝtkodo | 527121 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 955 (en 2009) | |
– vilaĝo | 955 (en 2009) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 65147 | |
Dalnic [dalnik] (hungare Dálnok [da:lnok]) estas vilaĝo kaj komunumo en Rumanio ĉe la sudorienta piedo de la Bodoc-montaro sudokcidente de Târgu Secuiesc. Ĝi apartenas al la distrikto Covasna.
Dalnic situas iom okcidente de la nacia vojo DN11 (inter Târgu Secuiesc kaj Braŝovo), al kiu ĝi estas ligita per loka vojo. La plej proksima fervoja stacio estas tiu de Moacșa, ĉ. 10 km sude.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 ĝi havis 1374 loĝantojn (hungarojn); en 1992 1045 (je 98 % hungarojn).
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia unua mencio skriba estis en 1332 kiel ekleziejo. Ĝi estis sikula vilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Háromszék vármegye). Ĝis 2004 ĝi administre apartenis al Moacșa, sed nun ĝi estas memstara komunumo.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Konataj personoj
[redakti | redakti fonton]- Márton Benkő, dálnoki (= Dálnok-ano) (17–18-a jarcentoj): tradukisto, rektoro de kolegio Marosvásárhely.
- István Dálnoky (11-a de marto 1887 – Kluĵo 5-a de februaro 1962): reĝisoro, aktoro.
- Jenő Darkó (13-a de julio 1880 – Debrecen, 8-a de januaro 1940): greka filologo, bizantinologo, universitata profesoro, ano korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1913).
- György Dózsa (1470 – 1514): gvidanto de kamparribelo.
- Géza Földes (15-a de novembro 1857 – Mátyásföld, 6-a de junio 1937): pedagogo, ĵurnalisto.
- Miklós Horváth (Dálnok, 4-a de majo 1906 – Târgu Mureș, 10-a de januaro 1982): kuracisto, universitata profesoro.
- Sándor Kicsi (7-a de marto 1919-Budapeŝto – 2004): historiisto, enciklopedi-redaktoro.
- Dénes Kozma (10-a de novembro 1875 – Budapest, 19-a de decembro 1925): agrikulturisto, fakverkisto.
- Lőrinc Dálnoki Nagy (Dálnok, 1614 – Kolozsvár, 25-a de aŭgusto 1661): instruisto, hebrea filologo.
- Mihály Dálnoki Nagy (? 1612 – Kolozsvár, 25-a de aprilo 1648): instruisto, unitariisma teologo.
- István Vass (n. 10-a de septembro 1944): aldisto.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Administracia mapo de la distrikto Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Mapo de la distrikto Arkivigite je 2006-11-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Fizografia mapo de distrikto Arkivigite je 2006-06-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
-
Reformita preĝejo
-
Monumento pri György Dózsa
|