Dariusz Rosati
Etoso
Dariusz Kajetan ROSATI (naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1946 en Radom) estas pola ekonomiisto kaj politikisto, eksa pola ministro pri eksteraj aferoj, ekde 2004 li estas Membro de Eŭropa Parlamento, elektita el listoj de Pola Socialdemokratio, kiu apartenas al Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj.
Rosati estas ĉefa inicianto de Interkonsento por Futuro.
Li havas edzinon Teresa Rosati, kiu estas modumistino kaj filinon Weronika Rosati, aktorino.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retpaĝo de Dariusz Rosati[rompita ligilo]
- Dariusz Rosati ĉe la paĝo de Eŭropa Parlamento[rompita ligilo] (23 oficialaj lingvoj de EU)