El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dean Henderson aŭ je plena nomo Dean Bradley Henderson, naskiĝis la 12-an de marto 1997(nun 1997-03-12) en Whitehaven en la graflando Kumbrio de la regiono nordokcidenta Anglio, do nun 27-jara - estas angla profesia futbalisto en la pozicio de golulo. Ekde la jaro 2020 li estas membro de la vira angla nacia teamo de futbalo. Li interalie partoprenis en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2021 kaj la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024 en Germanio - en ĉiuj matĉoj li rekoneblis per la ĉemiza numero "23". Krome li ekde la jaro 2023 konkuras en la unua vira teamo de la futbala klubo Crystal Palace en la urbodistrikto Croydon de Granda Londono.