Dehidroacetata acido
Dehidroacetata acido | ||
Bastona kemia strukturo de la Dehidroacetata acido | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Dehidroacetata acido | ||
Dehidroacetata acido nature trovatas en la solandra nitida. | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 520-45-6 | |
ChemSpider kodo | 10177 | |
PubChem-kodo | 10623 | |
Merck Index | 15,2869 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | Senkolora aŭ blanka kristala senodora pulvoro | |
Molmaso | 168.14672 g·mol−1 | |
Denseco | 1,18g cm−3 | |
Fandpunkto | 109 °C | |
Bolpunkto | 270 °C | |
Acideco (pKa) | 5,27 | |
Solvebleco | Akvo:<10 g/L | |
Mortiga dozo (LD50) | 500 mg/kg (buŝe) | |
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302[1] | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P270, P301+312, P330, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Dehidroacetata acido estas kemia komponaĵo, blankaj senodoraj kristaloj, derivita el la 4-pirono. Ĝi nature trovatas en la plantoj konataj kiel solandra nitida kaj plenumas gravan rolon en la preparado de novaj aktive-biologiaj kombinaĵoj.
En la homa korpo, dehidroacetata acido rapide kaj komplete absorbiĝas, pro tio ĝi uzatas kiel nutro-suplemento kaj kiel stabiliganto por kosmetikaĵoj kaj farmako-kinetikaj produktoj pro siaj fungicidaj kaj baktericidaj proprecoj.
Ĝi same uzatas kiel antisepsagento, herbicido, antimikroba konservanto, tre potenca kontraŭ bakterioj, gistoj kaj ŝimoj kaj kiel plastiganto laŭ gamo da sintezaj rezinoj.[2]
Metodo pri kvanta determinigo povas uzi la oranĝo-ruĝan koloriĝon surprenitan de la dehidroacetata acido en alkala medio kun salikata aldehido. Dehidroacetata acido uzatas kiel konservanto por kukurboj kaj fragoj.
Sintezo
[redakti | redakti fonton]- Dehidroacetata acido estas preparata per dumerizo de la duketeno:[3] Ordinaraj kataliziloj uzataj estas terciaraj aminoj, imidazolo, DABCO aŭ duazo-biciklo-oktano kaj piridino.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Bretherick's Handbook of Reactive Chemical Hazards, Peter Urben
- Newer Methods of Preparative Organic Chemistry, Volume 2, Wilhelm Foerst
- Control and Optimisation of Process Systems
- Cycloaddition Reactions of Heterocumulenes, Henri Ulrich
- Fluorine in Heterocyclic Chemistry Volume 2: 6-Membered Heterocycles, Valentine Nenajdenko
- Antimicrobial Food Additives: Characteristics - Uses - Effects, Erich Lück, Martin Jager
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Pirolo
- Kukurbo
- Kalia dehidroacetato
- Natria dehidroacetato
- Kalia acetato
- Natria acetato
- Kalia acetoacetato
- Natria acetoacetato
- Piranono
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Pubchem
- ↑ ResearchGate
- ↑ Acetic Acid and its Derivatives, Victor H. Agreda