Deklaro de sendependo de Israelo
La Deklaro de sendependo de Israelo (en hebrea: הכרזת העצמאות) okazis en la 14-a de majo 1948 en la Tel-Aviva Muzeo de Arto ĉe Tel Avivo, en la numero 16 de la bulvardo Rotchschild, samtempe kun la laŭleĝa fino de la Brita Mandato en Palestino, nome la sopirata «Tero de Israelo» (Eretz Israel) de la judoj. La deklaro okazis post aprobo unu jaron antaŭe en la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj de la Plano por la dispartigo de Palestino en du apartaj ŝtatoj, unu araba kaj alia juda. Tiu deklaro estis akceptita de la juda komunumo kaj malakceptita de la araba komunumo.
Fono
[redakti | redakti fonton]La programita dato por la finigo de la brita mandato, nome la 15a je nula horo, koincidis kun la ŝabato, tiele ke la judaj aŭtoritatoj decidis antaŭenigi la oficialan ceremonion al la kvara vespere de la vendredo 14a, ok horojn antaŭ la Alta Komisaro Cunningham abandonu la havenon de Haifa kun la lastaj britaj aŭtoritatoj.
La ceremonio estis organizata urĝe kaj senpompe, en ne solena salono, ĉe granda portreto de Theodor Herzl, fondinto de la moderna cionismo, flankigita de du grandaj blankbluaj flagoj kun la Stelo de Davido. Partoprenis la judaj aŭtoritatoj, urbestroj, politikestroj kaj religiestroj, intelektuloj kaj ĵurnalistoj kiuj povis alveni al Tel Avivo, totale ĉirkaŭ 350 personoj, ĉar Jerusalemo troviĝis tiam sieĝata de profesiaj trupoj bone ekipitaj de la Araba Legio transjordania, jam ĉe la pordegoj de la Malnova Urbo, kadre de la komenco de la enlanda milito.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La Sendependa Deklaro konsistas el kvin partoj:
- Historia superrigardo pri la rajto de la juda popolo al la Lando Israelo, kaj pri la vojo, kiu kondukis al la deklaro de la ŝtato. Metante la historian, moralan kaj juran bazon por la starigo de la ŝtato.
- Anonco pri la starigo de la ŝtato Israelo.
- La principoj de la nova ŝtato
- Adreso al internaciaj entoj kaj intencdeklaro.
- subsignoj.
La historia deklaro, de karaktero strikte laika sed kiu establis ligilon kun la kulturo kaj la historio de la juda praularo, estis legata de David Ben-Gurion kaj ekis jene:
|
Sekve li menciis rapide la mejlo-ŝtonojn kiujn estis trapasinta la juda popolo en sia ĵusa historio, memore la longdaŭran ekzilon kaj la modernan Jiŝuvon, sen forgesi elvoki Herzl kaj la cionisman movadon, la Balfour-deklaron, la Holokaŭston kaj la favoran voĉdonon de la UN je la 29-an de novembro 1947.
Oni konfirmis ke la nova ŝtato baziĝos sur la principoj de libereco, justeco kaj paco, esti malferma al la enmigrado de ĉiuj judoj de la mondo (tiel reklamas la solidarecon de la Diasporo), garantiante la egalecon de rajtoj kaj liberoj por ĉiuj ĝiaj civitanoj, sendistinge. Tamen fundamenta leĝo kun konstitucia valoro, voĉdonite la 19-an de julio 2018, titolitan "Israelo - naciŝtato de la juda popolo", pri kiu la artikolo 1 proklamas ke "la rajto ekzerci nacian memdeterminadon en la ŝtato de Israelo estas sole por la juda popolo", rajto kiun oni rifuzas al palestinaj civitanoj de tiu sama ŝtato, malgraŭ ke tiu rajto estis koncedita al judoj kiuj loĝas en Argentino aŭ Ukrainio[1].
Ankaŭ oni petis esti akceptita en la UN kaj invitis la arabajn najbarojn kunvivi en paco kaj en bona najbareco, kun reciproka helpo kaj kunlaboro.
Oni finis proklamante, «laŭ la natura kaj historia rajto de la juda popolo, same kiel pro la rezolucio de Unuiĝintaj Nacioj», estas establita la juda ŝtato en Palestino, kiu nomiĝos «Ŝtato Israelo».
Pere de la biblia esprimo «Roko de Israelo» (Cur Israel) por eviti eksplicitan mencion de Dio en politika teksto, la deklaro finis per la jenaj vortoj:
|
La dato la deklaro estas en duopo, unue per la hebrea kalendaro kaj sekve de la internacie uzata gregoria.
Ben-Gurion fermis la sesion post la muziko de Hatikva, nome la himno nacia de cionismo kaj poste de Israelo. En totalo, la tuta ceremonio daŭris 32 minutojn.
Akcepto
[redakti | redakti fonton]Post la legado de la Deklaro kaj antaŭ la komenco de la ŝabato, estis ankoraŭ tempo por nuligi la subpremadajn kaj kontraŭenmigrajn leĝojn de la brita mandata registaro (vidu artikolon pri la Blanka Libro).
Kun la escepto de la arab kaj islama mondo, la deklaro trafis tujan respondon kaj ricevis favoro preskaŭ universale: tiele, ĉefe de la du superpotencoj, tiun saman nokton, dekunu minutojn post la fino de la Brita Mandato, Usono agnoskis la novan Ŝtaton Israelo. La Sovetunio faris ĝin post tri tagoj.
La venontan nokton post la deklaro, la armeoj de kvin arabaj landoj (nome Transjordanio, Egiptio, Sirio, Libano kaj Irako) trapasis la landlimojn kaj iniciatis la invadon de la teritorio de la novfondita ŝtato, kaj tiele komencis la unua arab-israela milito.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (fr, en, ar, es) Alain Gresh, Israël-Palestine. De la colonisation à l’apartheid, en ligne droite, Orient XXI, la 2-an de majo 2023.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Culla, Joan B., La tierra más disputada: El sionismo, Israel y el conflicto de Palestina. Madrid, Alianza, 2005. ISBN 978-84-206-4728-9
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala teksto de la Deklaro de Sendependo
- Bildo de la originala Deklaro de Sendependo, kun subaj subskriboj.
- originala dokumento Arkivigite je 2008-04-16 per la retarkivo Wayback Machine de la oficiala anonco de la rekono de la Ŝtato Israelo fare de la Administracio Truman.