Municipo Ogre
municipo Ogre | ||
latve Ogres novads | ||
municipo | ||
Riveroj Ogre kaj Daŭgavo
| ||
|
||
Lando | Latvio | |
---|---|---|
Historia regiono | Vidzeme | |
Ŝoseo | E22 Rigo-Moskvo | |
- Ŝoseo | P80 Tīnūži-Koknese | |
- Ŝoseo | P4 Rigo-Ērgļi | |
- Ŝoseo | P8 Ķegums-Sigulda | |
Urboj | Ogre, Ikšķile, Ķegums, Lielvārde | |
Riveroj | Daŭgavo, Ogre, Mazā Jugla | |
Ĉefurbo | Ogre | |
Areo | 1 839 km² (183 900 ha) | |
Loĝantaro | 57 617 (2021[1]) | |
Denseco | 31,33 loĝ./km² | |
Estiĝo | 2021 | |
Horzono | EET (UTC+2) | |
- somera tempo | EEST (UTC+3) | |
ISO 3166-2:LV | LV-067 | |
| ||
| ||
Vikimedia Komunejo: Ogre Municipality | ||
Retpaĝo: ogresnovads.lv | ||
La municipo Ogre (latve Ogres novads) estas municipo en okcidenta Latvio. La municipo estis kreita en 2021 en la lastaj limoj de iama distrikto Ogre (latve Ogres rajons, 1949-2009), per unuiĝo de ekzistantaj en 2009-2021 4 iamaj pli malgrandaj municipoj (latve Ogres novads, Ikšķiles novads, Lielvārdes novads, Ķeguma novads). La centro de la municipo situas en Ogre.
Ĝiaj najbaraj municipoj estas oriente municipo Madona, sude municipo Aizkraukle kaj municipo Bauska, norde municipo Ropaži, municipo Sigulda kaj municipo Cēsis, kaj okcidente municipo Ķekava kaj municipo Salaspils.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loĝantaro de la municipo estas konata ekde la bronzepoko. Ĝia evoluo estis faciligita per la Daŭgavo komercvojo, kiu iĝis unu el la unuaj celoj de la invado de la krucistoj. Fine de la 12-a jarcento en Ikšķile estis konstruitaj la unuaj germanaj kastelo kaj preĝejo; livonoj en la najbareco estis regule baptitaj. En 1207 la teritorio estis aneksita al la Riga arkidiocezo. Post la Livonia milito, ĝi venis sub polan regon en Pārdaugava Duklando, kaj post 1629 en Svedio. Dum la Granda pesto (1710-1711), la populacio de la distrikto malpliiĝis signife - 15% de la populacio pluvivis en Ikšķile paroĥo, sed 11.3% en Suntaži paroĥo. En 1721 la teritorio estis aneksita al Rusia Imperio. Dum la Unua Mondmilito, parto de la teritorio laŭ la Daŭgavo multe suferis de malamikecoj. En 1918 la teritorio estis inkludita en la Respubliko Latvio.[2]
Geografio
[redakti | redakti fonton]La plej granda parto de la municipo situas en la Centra Latva malaltebenaĵo (latve Viduslatvijas zemiene) kun altecoj de 30 m super marnivelo en la okcidento ĝis 90 m en la oriento. La antikva valo de Lejasdaugava etendiĝas laŭ la Daŭgavo, sur la maldekstra bordo de la Daŭgavo - Upmale montetoj kaj Taurkalne ebenaĵo de la sama malaltebenaĵo. Sur la maldekstra bordo estas dunoj kun relativa alteco 10–18 m, sur la dekstra bordo estas krestoj de montetoj (Ogres Kangari, Lielie Kangari, Ķeipenes valnis). La monteta tereno okupas proksimume 10% de la areo de la distrikto.[3] En la nordoriento de la distrikto - la okcidenta deklivo de la Vidzeme Centra Altebenaĵo (latve Vidzemes Centrālā augstiene). Grundoj estas gazonpodzoligitaj kaj gazonglejaj. Mineraloj: dolomito (Kranciems, Remīne, Rembate), grejso (Rembate), argilo (Birzgale, Kastrāne, Tome), dolĉakva kalko, gruzo, torfo (Sivēnīcas, Žļaugu, Pečoru marĉoj), mineralakvofontoj. Arbaroj en proksimume duono de la teritorio.[2]
La averaĝa temperaturo atingas en januaro -6 - -6,5 °C, en julio +16,5 - +17 °C. Precipitaĵo estas 700–850 mm jare, kun pli en la nordoriente.[4]
Gravaj riveroj: La municipo estas plene parto de la Daŭgavo baseno. La plej grandaj riveroj: Daŭgavo, Ogre, Mazā Jugla, Līčupe, Lobe, Aviekste, Abze.
Grandaj lagoj: Lobes (5,3 km²), Pečoru (1,1 km²), Plaužu (1 km²). Sur la Daŭgavo hidroelektra centrala akvujo Ķegums (24,9 km²) kaj parto de la akvujo Rigo.[2]
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]La municipo Ogre havas 57 617 loĝantojn (2021) kaj la denseco estas 31,3 loĝantoj por kvadratkilometro.
N# | Setlejo | Statuso | Paroĥo | Loĝantaro (2021)[5][6] |
---|---|---|---|---|
1. | Ogre | Urbo | — | 23 061 |
2. | Ikšķile | Urbo | — | 7217 |
3. | Lielvārde | Urbo | — | 5939 |
4. | Ķegums | Urbo | — | 2088 |
5. | Ciemupe | Vilaĝo | Ogresgala | 1065 |
6. | Ogresgals | Vilaĝo | Ogresgala | 1007 |
7. | Jumprava | Vilaĝo | Jumpravas | 983 |
8. | Madliena | Vilaĝo | Madlienas | 777 |
9. | Suntaži | Vilaĝo | Suntažu | 718 |
10. | Tīnūži | Vilaĝo | Tīnūžu | 658 |
Administraj unuoj
[redakti | redakti fonton]Urbo (pilsēta)
[redakti | redakti fonton]Ogres valstspilsēta, Ikšķiles pilsēta, Ķeguma pilsēta, Lielvārdes pilsēta.
Paroĥoj (pagasts)
[redakti | redakti fonton]Birzgales pagasts, Jumpravas pagasts, Krapes pagasts, Ķeipenes pagasts, Lauberes pagasts, Lēdmanes pagasts, Lielvārdes pagasts, Madlienas pagasts, Mazozolu pagasts, Meņģeles pagasts, Ogresgala pagasts, Rembates pagasts, Suntažu pagasts, Taurupes pagasts, Tīnūžu pagasts, Tomes pagasts.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Ķegums hidroelektra centralo.
-
Latva ligna kastelo rekonstruo (6-11-aj jarcentoj) en Lielvārde.
-
Ruinoj de Ikšķile preĝejo.
-
Suntaži grandbieno.
-
Iama fervoja stacidomo en Ķeipene.
-
Lago Dubkalnu en Ogre.
-
Ogre fervoja stacidomo.
-
Lago Plaužu.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ stat.gov.lv
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Latvijas Padomju Enciklopēdija - Latva Soveta Enciklopedio, p. 7-282.
- ↑ Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, p. 2-651.
- ↑ Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
- ↑ PMLP.gov.lv Latvijas iedzīvotāju skaits pašvaldībās (latve)
- ↑ LĢIA.gov.lv Vietvārdu datubāze 29.01.2021 (latve)