Dota 2
Dota 2 | |
---|---|
Disvolvo | Valve Corporation |
Eldoninto | Valve Corporation |
Distribuo | Steam |
Scenaro | Ted Kosmatka |
Muziko | Jason Hayes |
Dato de lanĉo | Julio 9, 2013 |
Serio | Dota |
Antaŭita de | Defense of the Ancients |
Versio | 7.32e (de Marto 6, 2023) |
Platformo | Vindozo Linux Mac OS X |
Licenco | nelibera permesilo |
Ĝenro | Multludista enreta ludo, realtempa strategiludo |
Ludomaniero | multludista videoludo |
Lingvo | 26 lingvojn (Inter: Angla lingvo, franca lingvo, germana lingvo, hispana lingvo, ĉina lingvo, korea lingvo, rusa lingvo, pola lingvo, portugala lingvo, rumana lingvo, turka lingvo) |
Regilo | komputila klavaro |
Dota 2 (Defense of the Ancients 2) estas enreta videoludo por multludantoj de Valve Corporation por Vindozo aŭ Linukso aŭ Mac OS X.
Ludmaniero
[redakti | redakti fonton]Ludantoj ordiĝas en du paraj teamoj de herooj (angle: Heroes), kvin kontraŭ kvin. Ekde la 12-a de decembro 2016, kiam la versio 7.0 estis elsendita, ekzistas 113 herooj por elekti. Ĉiu ludanto komencas ĉe kontraŭaj flankoj de mapo en areo nomata la "fonto" (angle : "Fountain"), proksime tiel nomata la Ancient. Teamo venkas la matĉon kiam la Ancient de la kontraŭa teamo estas detruita. Por detrui la Ancient, ĉiu teamo devas batali tra turoj kiuj lokas laŭ pado al ĉiu bazo, nomita vojeto (angle: Lane). Survoje, ĉiu ludanto gajnas nivelojn per mortigado de Herooj kaj Sbiroj (angle: Creeps, roluloj kiuj senĉese regeneras kaj atakas la kontraŭan teamon, ne kontrolita de ludantoj) de la kontraŭa teamo, kaj per mortigado de neŭtralaj monstroj. Kompletigante objektivojn rekompencos oro (angle: gold) al ludantoj, kiu estas uzata por aĉeti utilaĵojn.