(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Dundee (Sud-Afriko) - Vikipedio Saltu al enhavo

Dundee (Sud-Afriko)

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dundee
urbeto Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 3000 • 3000
Demografio
Geografio
Geografia situo 28° 10′ S, 30° 14′ O (mapo)-28.16666666666730.233611111111Koordinatoj: 28° 10′ S, 30° 14′ O (mapo) [+]
Alto 1 260 m [+]
Areo 48,6 km² (4 860 ha) [+]
Dundee (Sud-Afriko)
Dundee (Sud-Afriko)
DEC
Situo de Dundee

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dundee, KwaZulu-Natal [+]
vdr


Dundee estas grandurbo en Sudafriko, en provinco Kvazulu-Natalo.

Mapo de Sud-Afriko, kie Dundee estas trovebla meze inter Svazilando kaj Lesoto

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Dundee situas sur altebenaĵo en valo en la nordorienta parto de la lando. Newcastle (Sud-Afriko) troviĝas 55, Richards Bay 196, Durbano 202, Johanesburgo 305, Pretorio 338, Bloemfontein 408, Port Elizabeth 782, Kaburbo 1294 km.

Dundee estis fondita en 1882 post la malkovro de la karbo. Ĝi estas nomita post la hejmurbo de pionira skota koloniano, Peter Smith. Unue, Dundee estis bieno (Talana farm) de Peter Smith. La komenciĝanta karbominado de Peter Smith estis la unua en Natalo. En 1899 dum la brita-bura milito ankaŭ tie estis bataloj, la buroj okupis la minejon kaj tenis ĝin dum 7 monatoj.

En Dundee gravas ankaŭ nun la riĉaj karbo-tavoloj.

Ĉefvojo situas nur en la proksimeco de Dundee, sed fervojoj funkcias al Johanesburgo, Durbano kaj Vryheid.

Dundee havas subtropikan klimaton. La temperaturo inter decembro-februaro ofte atingas 26 °C, en junio kaj julio ĝi foje falas al proksimeco de frosto. Jare pluvas po 684 mm. La pluvo en januaro kulminas, inter majo-aŭgusto preskaŭ ne pluvas.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • pitoreskaj ekskursejoj en la proksimeco