Premio plej bona eŭropa muzeo
Premio plej bona eŭropa muzeo | ||
honorigo | ||
---|---|---|
Organizanto | Eŭropa Muzea Forumo | |
Fondita en | 1977 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
La Premio Plej Bona Eŭropa Muzeo aŭ Premio Eŭropa Muzeo de la Jaro estis fondita Eŭropa Muzea Forumo kaj ekde 1977 ĉiujare premiigas muzeon "plej bona eŭropa muzeo". La premio estas sub aŭspicio de la belgia reĝino Fabiola de Mora y Aragón, vidvino de Baldueno la 1-a, kaj kutime atribuiĝas kune kun la muzea premio de la Konsilio de Eŭropo.
La premio doniĝas aŭ al komplete nove malfermita aŭ al lastatempe komplete modernigita muzeo. La ĵurio aparte atentas pri fantazioplena interpreto kaj prezento, dekoro, financoj, socia respondeco, informa laboro, primuzea varbado kaj administrado. La premiita muzeo por unu jaro prunte ricevas la skulptaĵon "La Ovo" de la artisto Henry Moore.
En 2016 la premion ricevis la Muzeo pri Historio de Polaj Judoj ĉe la Strato de Ludoviko Zamenhof en Varsovio.
Premiatoj
[redakti | redakti fonton]jaro | muzeo | urbo | ŝtato |
---|---|---|---|
1977 | Ironbridge Gorge Museum Trust | Ironbridge | Britio |
1978 | Städtisches Museum Schloss Rheydt | Mönchengladbach | Germanio |
1979 | Musée de la Camargue | Arles | Francio |
1980 | Museum Catharijneconvent | Utrecht | Nederlando |
1981 | Muzeo de Popola Arto | Nafplion | Grekio |
1982 | Musée d'Art et d'Histoire | Saint-Denis | Francio |
1983 | Museum Sarganserland | Sargans | Svislando |
1984 | Zuiderzeemuseum | Enkhuizen | Nederlando |
1987 | Beamish Museum | Stanley | Britio |
1988 | Brandts Klædefabrik | Odense | Danio |
1989 | Sundsvall-Muzeo | Sundsvall | Svedio |
1990 | Ekologia Muzeo de la regiono Fourmies-Trélon | Fourmies | Francio |
1991 | Leventis-Muzeo | Nikozio | Kipro |
1992 | Landesmuseum für Technik und Arbeit (Landa muzeo pri tekniko kaj laboro) |
Mannheim | Germanio |
1993 | Muzeo de Alta | Alta | Norvegio |
1994 | Nacia Muzeo de Danio | Kopenhago | Danio |
1995 | Musée olympique (Olimpika Muzeo) |
Laŭzano | Svislando |
1996 | Muzeul Țăranului Român (Muzeo de la Rumana Kamparano) |
Bukareŝto | Rumanio |
1997 | Anadolu Medeniyetleri Müzesi (Muzeo de Anatoliaj Civilizoj) |
Ankaro | Turkio |
1998 | National Conservation Centre (Nacia Konserva Centro) |
Liverpool | Britio |
1999 | Musée Français de la Carte à Jouer (Franca Muzeo de Ludkarto) |
Issy-les-Moulineaux | Francio |
2000 | Muzeo Guggenheim Bilbao | Bilbao | Hispanio |
2001 | National Railway Museum (Nacia Fervoja Muzeo) |
York | Britio |
2002 | Chester Beatty Library (Biblioteko Chester Beatty) |
Dublino | Irlando |
2003 | Muzeo Viktoria kaj Alberto | Londono | Britio |
2004 | Arkeologia Muzeo de Alakanto (Arkeologia Muzeo) |
Alicante | Hispanio |
2005 | Nederlands Openluchtmuseum (Nederlanda Subĉiela Muzeo) |
Arnhem | Nederlando |
2006 | Naturmuzeo CosmoCaixa | Barcelono | Hispanio |
2007 | Germana pri-elmigrinta domo | Bremerhaven | Germanio |
2008 | Arta Muzeo KUMU | Talino | Estonio |
2009 | Salzburg Museum (Salcburg-muzeo) |
Salzburg | Aŭstrio |
2010 | Ozeaneum Stralsund (Ozeaneum) |
Stralsund | Germanio |
2011 | Gaŭl-Romia muzeo | Tungro | Belgio |
2012 | museo de Medina Azahara مدينة الزهراء | Kordovo | Hispanio |
2013 | Riverside Museum (Riverborda Muzeo) |
Glasgovo | Britio |
2014 | literatura muzeo Masumiyet Müzesi (La Muzeo de Senkulpeco) |
Istanbulo | Turkio |
2015 | Rijksmuseum | Amsterdamo | Nederlando |
2016 | Muzeo pri Historio de Polaj Judoj | Varsovio | Pollando |
2017 | Musée d’ethnographie de Genève (Etnografia Muzeo en Ĝenevo) |
Ĝenevo | Svislando |
2018 | Design Museum London (Muzeo de Dezajno (Londono)) |
Londono | Britio |
2019 | naturscienca kaj medicina muzeo Boerhaave | Leiden | Nederlando |
2020 | Stapferhaus | Lenzburg | Svislando |
2021 | Naturalis Biodiversity Center | Leiden | Nederlando |
2022 | Museum of the Mind | Haarlem | Nederlando |