Eŭzebio
Eŭzebio (pri malsamaj nomformoj vidu sube), latine Eusebius, antikve-greke
Nomo en Esperanto
[redakti | redakti fonton]Pluraj historiaj personoj nomiĝas latine Eusebius, antikve-greke
Alia nomformo sen -i-, Eŭzebo, similas la francan formon. ReVo listigas "Eŭzebio" kun du fontindikoj, sed ankaŭ indikas unu antaŭvikipedian, paperan fonton por la nomo "Eŭzebo": nome "A. Cherpillod: Nepivaj Vortoj (listo de 6800 vortoj ne troviĝantaj en la PIV el kiuj kelkaj povas esti utilaj), la aŭtoro, Courgenard Francio, 1988 ISBN: 2-906134-05-8". Ankaŭ en Vikipedio la tiama nomo "Eŭsebio" estis en 2015 ŝanĝita al "Eŭzebo", kaj probable multaj publikaĵoj kiuj uzas la nomon "Eŭzebo" estas influitaj de tiu plurjara lingvouzo en Vikipedio.
Konataj nomportantoj
[redakti | redakti fonton]Antikva epoko
[redakti | redakti fonton]- Eŭzebio (papo), m. ĉirkaŭ 308, sanktulo
- Eŭzebio de Cezareo, m. ĉirkaŭ 340, historiisto
- Eŭzebio de Nikomedio, m. 341, ĉefepiskopo de Konstantinopolo
- Eŭzebio de Verĉelo, m. ĉirkaŭ 371, sanktulo
- Evangeliaro de Sankta Eŭzebio, verko de li
La vortoj "Sankta Eŭzebio" povas celi al Eŭzebio de Verĉelo aŭ al Eŭzebio (papo).
Vidu ankaŭ:
- Sankta Hieronimo, m. ĉirkaŭ 420, plennome "Sofronio Eŭzebio Hieronimo"
Pli modernaj
[redakti | redakti fonton]- Albrecht Wenzel Eusebius von Wallenstein, n. 1583, generalisimo
- Eusébio de Matos, n. 1629, brazila poeto
- Eusébio de Queirós, n. 1812, brazila politikisto
- José Eusebio Caro, n. 1817, kolombia verkisto kaj politikisto
- Harald Josias Eusebius Thilander, n. 1877, sveda esperantisto
- Eusébio Da Silva Ferreira, ofte nomata simple Eusébio, n. 1942, portugala futbalisto
En fikcio
[redakti | redakti fonton]- Florestan kaj Eusebius, du fikciaj personoj de la komponisto Robert Schumann
Lokoj
[redakti | redakti fonton]- Eusébio (Cearao), en Brazilo
- Puy-Saint-Eusèbe, Francio
- Mours-Saint-Eusèbe, Francio
- Saint-Eusèbe (Haute-Savoie), Francio