Elizabeth Robins Pennell
Elizabeth Robins Pennell | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Elizabeth Robins Pennell | ||
Naskiĝo | 21-an de februaro 1855 en Filadelfio | |
Morto | 7-an de februaro 1936 (80-jaraĝa) en Nov-Jorko | |
Tombo | Germantown Preparatory Meeting of Friends Cemetery (en) vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Joseph Pennell (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | biciklisto biografo verkisto ĵurnalisto artokritikisto vd | |
Laborkampo | Literatura aktiveco, opinia ĵurnalismo, kritiko de arto, biografio, vojaĝlibro kaj kuirlibro vd | |
Aktiva en | Londono vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Elizabeth Robins PENNELL (naskiĝis en 1855 - mortis en 1936) estis usona verkistino. Ŝi estis la edzino de la usona artisto kaj verkisto Joseph Pennell, kun kiu ŝi edziniĝis en junio 1884. Joseph provizis bildojn por multaj el ŝiaj libroj.
Ŝi, kune kun sia edzo, estis la amikino kaj korespondantino de James McNeill Whistler. La geedzoj verkis longan biografion de Whistler. Ŝi plie verkis biografiojn de la folkloristo Charles Godfrey Leland (kiu estis ŝia onklo[1]), sed ankaŭ de Mary Wollstonecraft kaj, post lia morto, de sia propra edzo. Inter ŝiaj aliaj verkoj, oni povas mencii vojaĝraportojn kaj personajn memuarojn. Ŝi ankaŭ estis art- kaj manĝ-kritikistino por kelkaj gazetoj, inkluzive de Daily Chronicle kaj Pall Mall Gazette[2].
Elizabeth Pennell ofte skribis sub la pseŭdonimo "N. N."[3]. Ŝi mortis en Novjorko en februaro 1936.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Life of Mary Wollstonecraft (1884)
- Our Journey to the Hebrides (kun Joseph Pennell) (1889)
- The Stream of Pleasure: A Narrative of a Journey on the Thames from Oxford to London (kun Joseph Pennell) (1891)
- To Gipsyland (1893)
- The Feasts of Autolycus: the Diary of a Greedy Woman (1896)
- Charles Godfrey Leland: a Biography (1906)
- The Life of James McNeill Whistler (kun Joseph Pennell) (1908)
- Our Philadelphia (1914)
- Our House and the People in It (1910)
- Nights: Rome & Venice in the Aesthetic Eighties, London & Paris in the Fighting Nineties (1916)
- The Lovers (1917)
- The Whistler Journal (1921)
- The Art of Whistler (1928)
- The Life and Letters of Joseph Pennell (1929)
- Whistler the Friend (1930)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Grimassi, Raven. Encyclopedia of Wicca & Witchcraft. Page 252. Llewellyn Worldwide, 2000.
- ↑ Robins, Anna Gruetzner. Walter Sickert: the Complete Writings on Art. Page 84. Oxford University Press, 2000.
- ↑ Sullivan, Graeme. Art Practice as Research: Inquiry in the Visual Arts. Page 14. Sage Publications Inc., 2005.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Biografia skizo de Joseph kaj Elizabeth Robins Pennell Arkivigite je 2006-09-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Verkoj ĉe "Internet Archive"