(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Epicedio - Vikipedio Saltu al enhavo

Epicedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
epicedio de 1708 por la dana princo Georgo

Epicedio (greke: ἐπικήδειον, latine: epicedium), estis funebra kanto en klasika Grekio kantota dum la kadavroprezentado kaj entombigo. Kontraŭe, trenodio flegatas dum la tuta funebra ceremonio. Multaj poeziaĵoj de la helena kaj latina literaturo ekzemplas por ĝi, ekz. de Arato el Soli (Mersin), de Horaco (carmen 1, 24) aŭ Propercio (4, 11). Aparte interesas similaĵoj por mortintaj bestoj, kion parodie ŝanĝis Katulo (c. 3).

En la 17-a jarcento epicedioj floris denove, presite, en protestantisma Germanujo. Alkroĉe al paroladdokumentanta libro amikoj de la forpasinto aŭ pagitaj poetoj verkis epicediojn. En barokaj bilbiotekoj (ekz. je Wolfenbüttel) troviĝas dek miloj da funebraj predikoj kun aneksitaj germanlingvaj aŭ latinlingvaj epicedioj (en dekobla nombro). Kvazaŭ ĉiuj poetoj de la 17-a jarcento skribis tiaĵojn.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Gerhard Herrlinger: Totenklage um Tiere in der antiken Dichtung. Mit einem Anhang byzantinischer, mittellateinischer und neuhochdeutscher Tierepikedien (=Tübinger Beiträge zur Altertumswissenschaft, 8). Stuttgart: Kohlhammer 1930.
  • Hans-Henrik Krummacher: "Das barocke Epicedium. Rhetorische Tradition und deutsche Gelegenheitsdichtung im 17. Jahrhundert" Ĉe: Jahrbuch der deutschen Schiller-Gesellschaft. 18 (1974), p. 89–147.