Esperanto-biblioteko
Esperanto-biblioteko estas kolekto de libroj, broŝuroj, revuoj kaj foje ankaŭ de diversspecaj teknikaj registraĵoj (diskoj, sonbendoj, vidbendoj, diskedoj, kompaktdiskoj k.s), posedata de persono(j), organizaĵo aŭ institucio.
Laŭenhave temas pri materialoj en aŭ pri Esperanto, respektive en aŭ pri aliaj planlingvoj, ofte ankaŭ pri la internacia lingvo-problemo ĝenerale, ties aspektoj kaj solvebloj.
Ili povas esti posedaĵoj de unuopaj personoj, Esperanto-asocioj aŭ kluboj, aŭ publikaj instancoj kiel universitataj aŭ urbaj bibliotekoj. En la jaro 1980 Marinko Gjivoje eldonis referenclibron pri la esperantaj bibliotekoj kaj muzeoj[1], sed ankoraŭ ne ekzistas "superkatalogo" pri ĉiuj Esperanto-libroj.
Laŭ Detlev Blanke estas eble priskribi konkretan bibliotekon laŭ 23 kriterioj:
- tipo (kutima biblioteko, arkivo, muzeo aŭ ilia kombino),
- jura statuso (posedo privata, kluba, asocia, ŝtata, internacia, jure sekurigita aŭ ne),
- amplekso (kvanto da materialoj), specialiĝo (nur esperantaĵoj aŭ ankaŭ aliaj planlingvoj, beletro, faka literaturo, laborista movado, revuoj k.s.),
- registriĝo (katalogo papera, broŝura, slipara, elektronika), kataloga tipo (presita, surdiska, reta),
- ordigo (laŭ nacia aŭ internacia normo, dekuma klasifiko, propra sistemo, alfabete, laŭenhave), flegateco (kvalito de papero kaj bindo, taŭgeco de ŝrankoj kaj ĉambroj, ordo aŭ malordo),
- prizorgateco (regula prizorgado flanke de salajrulo aŭ volontulo),
- priskribiteco (priskribo de la kolekto en studoj, eldono de pribiblioteka bulteno kun registro de novaj akiraĵoj),
- persona aliro (viziteblo, uzeblo pro interesiĝantoj),
- pruntservo (surloka studado, prunteblo por membroj,
- interbiblioteko pruntservo),
- aktualeco (kolekto malnova aŭ daŭre aktualigata),
- teknika ekipo (bretoj, kestoj, komputiloj, kopiiloj, bindiloj, mikrofotiloj, aersekigiloj, alarmiloj, fajroestingiloj),
- tipo de ejo (konvena, seka, facile trovebla),
- memstareco (memstara aŭ parto de alia instituto),
- stabileco (certigita pozicio aŭ neklara estonteco),
- financoj (regulaj aŭ okazaj subvencioj),
- programfunkcio (kun aŭ sen akompanaj klerigaj programoj aŭ propra eldonejo),
- prestiĝo (en la biblioteka regiono konata kaj registrita aŭ ne),
- kunlaboro (kontaktoj kun aliaj bibliotekoj,
- interŝanĝo de duoblaĵoj ktp.),
- uzateco (ofteco de pruntoj),
- geografia situo (trafika atingeblo)
Kolektoj alireblaj per telepruntado aŭ fotokopia servo
[redakti | redakti fonton]- La Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj estas parto de la Nacia Biblioteko de Aŭstrio en Vieno, kun 35.000 volumoj, 3.700 diversaj titoloj de gazetoj kaj revuoj, 3.000 muzeaj objektoj, 10.000 aŭtografoj kaj manuskriptoj, 22.000 fotoj, 1.500 afiŝoj, 40.000 flugfolioj kaj 25.000 unuopaj gazetartikoloj, dokumentoj pri 500 planlingvoj. Menciendas, ke ne estas kalkulitaj duoblaĵoj, tiel ke la realaj nombroj estas efektive pli grandaj ol la menciitaj. La dokumentoj estas en interreta katalogo, krome oni povas aliri tra la hejmpaĝo skanitajn Esperanto-librojn kaj periodaĵojn.
- La Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia, CDELI, en Svislando, urbo La Chaux-de-Fonds ekde 1967 funkcias kiel fako de la urba biblioteko kun pli ol 20000 bibliografiaj unuoj pri multaj planlingvoj, interalie Volapuko kaj Okcidentalo. Pruntas nur nacie aŭ al universitatoj.
- La Germana Esperanto-Biblioteko (retpaĝo Arkivigite je 2013-07-22 per la retarkivo Wayback Machine), en Germanujo, urbo Aalen, estas posedaĵo de Germana Esperanto-Asocio, sed estas deponita en la urba biblioteko de Aalen. Ĝi havas kolekton de pli ol 46.000 bibliografiaj unuoj (Stato fine de 2005) kun rete serĉebla katalogo. Ĝi daŭrigas la tradicion de la iama Saksa Esperanto-Biblioteko fondita en 1908.
- La Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet, en Belgio estas iama sekcio de la urba biblioteko de la urbo Kortrijk. La plej granda parto de la publikigaĵoj estas ekde 2019 transdonita al la leĝe protektikta Esperanto-kolekto en Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience[3]. La restantaj libroj, revuoj kaj aliaj eroj en 2020 kaj 2021 iris, krom al kelkaj oficialaj arkivoj, al la Internacia Esperanto-Arkivo apud Loveno.
- La Esperanto-Kolektaĵo Fajszi en Hungario, en la ĉefurbo Budapeŝto, ekis per la laboro de Karlo Fajszi ekde 1970, kaj ĝia katalogo el 1991 havis 542 paĝojn. Ĝi nun estas kolektaĵo en la Landa Fremdlingva Biblioteko. Eblas mendi fotokopiojn. (Katalogo).
Ceteraj kolektoj de internaciaj Esperanto-asocioj
[redakti | redakti fonton]- La Biblioteko Hector Hodler, BHH, troviĝas en Nederlando, urbo Rotterdam, en la Centra Oficejo de UEA, kun pli ol 20000 volumoj kaj ampleksa kolekto de periodaĵoj, fototeko.
Ceteraj kolektoj de Landaj Asocioj
[redakti | redakti fonton]- La Biblioteko Montagu C. Butler ĉe Esperanto-Asocio de Britio enhavas 10000 librojn kune kun arkivoj fota kaj dokumenta; ĝi translokiĝis en 2002 al la Kolegio Wedgwood en Barlaston, konata interalie pro siaj esperanto-kursoj.
- La lingvistika biblioteko de Flandra Esperanto-Ligo en Antverpeno havas kelkmilon da libroj kaj gazetkolektoj. La arkivo estas rete konsultebla.
- La Biblioteko Juan Régulo Pérez estas prizorgata de Hispana Esperanto-Federacio, kaj havas sian sidejon en Madrido.
- La Biblioteko-Arkivo Petro Nuez de Kataluna Esperanto-Asocio estis fondita en 1997.
- La biblioteko de Japana Esperanto-Instituto en Tokio, Japanio enhavas pli ol dek mil titolojn.
- Biblioteko de Ĉeĥa Esperanto-Asocio ĉe Esperanto-Muzeo en Svitavy
Ceteraj kolektoj en naciaj kaj universitataj bibliotekoj k.s.
[redakti | redakti fonton]- La Nacia Biblioteko de Skotlando en Edinburgo ricevis en 2001 donace de William Auld ĉirkaŭ 5000 volumojn.
- La Nacia Biblioteko de Esperanto en Italio, urbo Massa, estis fondita en 1972 kiel biblioteko de la Itala Esperanto-Federacio, sed ekde 1994, la kolekto de 7250 volumoj apartenas al la ŝtata arkivejo de Massa kaj estas alirebla de la publiko.
Ceteraj kolektoj
[redakti | redakti fonton]- Biblioteko de Esperantista Klubo en Brno funkcias en Ĉeĥio.
- Esperanto-Biblioteko de Usono, (EB-Usono), estas nova biblioteko en Scottsdale, urbo en Arizono, Verda Domo de A.
- Esperanto-kolekto de Urba Muzeo en Česká Třebová funkcias en Ĉeĥio.
- Faka Biblioteko de Ĉeĥa Esperanto-Asocio funkcias en Ĉeĥio.
- Hispana Esperanto-muzeo, en Hispanio, urbo Sant Pau d'Ordal, kreskis el la kolektado, kiun Luis Hernández Yzal komencis en 1963, malfermiĝis en 1968, kaj en 1993 nombris 8400 librojn, 12315 jarkolektojn de 2485 periodaĵoj. Vidu katalogon: rr_hemkat.html[rompita ligilo]
- Internacia Muzeo por Paco kaj Solidaro en Samarkando (Uzbekio) estis fondita en 1986 zorge de la Klubo de Internacia Amikeco, kun la celo antaŭenigi pacon kaj tutmondan konscion; ĝi ekspozicias proksimume 20 000 librojn, artaĵojn, kaj memoraĵojn el 100 landoj.
- Kvinpetalo en (Francio), apud Poitiers, vilaĝo Bouresse ricevis la bibliotekojn de Roger Bernard kaj Gaston Waringhien.
- Libraro Ludovika en Longejlo (Kebekio, Kanado) estas la plej granda aktive kreskanta Esperanto-biblioteko de Norda Ameriko.
- Nacia Esperanto-Muzeo en Francio, urbeto Gray estas publika arkivejo, dokumentejo, kaj havas konstantan ekspozicion pri Esperanto.
- Biblioteko de Interkultura Centro Herzberg, Germanio.
- Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki, Japanio, fondita en 2013.
- Esperantia Biblioteko kaj Ideala Esperanto-Biblioteko estas la nomoj de eldonserioj.
- Muzeo de Esperanto de Subirats en Katalunio (Hispanio), havas milojn da libroj.
Gravaj historiaj kolektoj
[redakti | redakti fonton]- Biblioteko de Saratov havas nun la reston de la kolekto de Georgo K. Davidov ekzistanta antaŭ la unua mondmilito. Davidov perdis sian kolekton dum la rusa revolucio kaj civila milito.
- Biblioteko de Saksa Esperanto-Instituto estis fondita en 1908. Post la unua mondomilito oni nomis la instituton Esperanto-Instituto por la Germana Regno. En 1936, post la dissolvo de la planlingvaj asocioj en Germanio, la kolektaĵoj iris al la prusa ŝtata biblioteko, Berlino. Ili ankoraŭ ekzistas kadre de la ŝtata biblioteko, nun posedata de Stiftung Preußischer Kulturbesitz.
- Biblioteko de la Esperantista Centra Oficejo de generalo Sebert en 1929 iris al la komerca ĉambro de Parizo.
- Biblioteka kolekto de la Fondaĵo Vanbiervliet estas grandparte transdonita (ekde 2019) al la Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (Belgio)[3] kaj al la Internacia Esperanto-Arkivo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Esperanto-biblioteko Ramon Molera Podrals
- Biblioteko
- Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj
- Little Free Library
- Anobii
- Katalogo "Erfgoedbib" en LibraryThing
- Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen
- Biblioteka Apogo Bachrich
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (eo) Marinko Gjivoje, Konsultlibro pri Esperantaj bibliotekoj kaj muzeoj - referenclibro, Eld. Gabrielli, p. 24, Ascoli Piceno, 1980.
- ↑ el Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience, Antverpeno
- ↑ 3,0 3,1 (en) In the Hendrik Conscience Library, the Esperanto collection still has a future...,En: The Esperanto collection of the Hendrik Conscience Heritage Library, Heredaĵbiblioteko H. Conscience.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Esperanto-bibliotekoj, bibliografioj kaj librokatalogoj[rompita ligilo] en VEB
- retejo de Biblioteko Hippolyte Sebert en Parizo
- retejo de CDELI en Ĉaŭdefono
- retejo de Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet en Kortrejko
- retejo de Germana Esperanto-Biblioteko[rompita ligilo] en Aalen
- trovanto ĉe la IEMW[rompita ligilo] en Vieno
- serĉilo de la Esperanto-kolekto en Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience, Antverpeno