Fahrenwalde
Fahrenwalde | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Meklenburgo-Antaŭpomerio | |||||
Distrikto | Distrikto Antaŭpomerio-Greifswald | |||||
Komunumaro | Amt Uecker-Randow-Tal | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 039747 | |||||
Poŝtkodo | 17309 | |||||
Aŭtomobila kodo | VG | |||||
Oficiala Municipokodo | 13075032 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Walter Krümmel | |||||
Adreso de la administrejo | Lindenstraße 32 17309 Pasewalk | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 270 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 53° 26′ N, 14° 4′ O (mapo)53.43333333333314.066666666667Koordinatoj: 53° 26′ N, 14° 4′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 70 m | |||||
Areo | 26,10 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.amt-uecker-randow-tal.de/9.0.html | |||||
Fahrenwalde [fa:renVALde] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Antaŭpomerio-Greifswald en la oriento de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio, kaj apartenas al la administra komunumaro Amt Uecker-Randow-Tal de pluraj proksime kunlaborantaj najbaraj komunumoj. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 270 loĝantojn. Norde ĝi havas limon kun la urbo Pasewalk kaj la komunumo Polzow, okcidente situas la komunumo Züsedom, oriente la komunumoj Bergholz kaj Rossow. La komunumo situas ĉirkaŭ 20 kilometrojn for de la landlimo al Pollando. Krome la komunumo havas limon kun la distrikto Uckermark, kiu jam apartenas al Brandenburgio. La loĝantoj vivas en la komunumaj partoj Bröllin, Friedrichshof und Karlsruh.
Ĉirkaŭ naŭ kilometroj for situas la aŭtoŝosea el/enveturejo Pasewalk-Ost de la aŭtoŝoseo A20. Ĉirkaŭ 10 kilometroj for estas trajnstacio en Pasewalk. Interesaj konstruaĵoj en Fahrenwalde estas la preĝejo kaj ventomuelilo, kiun oni konstruis en la jaro 1900. Ĝis la komenco de la 1990aj jaroj oni ankoraŭ uzis ĝin, sed kiel motormuelilo. Poste la konstruaĵon aĉetis privatulo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumaro (germane)