Federico Moccia
Aspekto
Federico Moccia | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Federico Moccia | |||||
Naskiĝo | 20-an de julio 1963 (61-jaraĝa) en Romo | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Ŝtataneco | Italio vd | ||||
Partio | civic list (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto politikisto filmreĝisoro scenaristo reĝisoro vd | ||||
Aktiva dum | 1982– vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Federico MOCCIA (naskiĝis en 1963 en Romo) estas itala verkisto, kies amromanoj estas tre popularaj inter la itala junularo, atingante kultan staton. Krom tiuj, li verkas eĉ scenejlibrojn.
La unuaj tri libroj de Federico Moccia estis tradukitaj en plurajn lingvojn, inter ili al la germana, angla kaj hispana. El tiuj libroj oni pretigis eĉ filmojn, sed nur en la itala kaj hispana lingvoj.
La kutimo, amĵure pendi pendserurojn al la Milvia ponto en Romo, disvastiĝis pro libro de Moccia Ho voglia di te.
La kvara libro de Moccia, Cercasi Niki disperatamente, aperis ĝis hodiaŭ nur en la itala lingvo.
Moccia elprovis sin - kiel filo de reĝisoro kaj scenlibra verkisto Giuseppe Moccia - ankaŭ en reĝisorado en kelkaj filmoj, ekde 2008.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Tre metri sopra il cielo (1992)
- Ho voglia di te (2006)
- Scusa ma ti chiamo amore (2007)
- Cercasi Niki disperatamente (2007)
- Amore 14 (2008)
- Scusa ma ti voglio sposare (2009)
Filmaro
[redakti | redakti fonton]- 1987: Palla al centro
- 1989: College (televida miniserio)
- 1996: Classe mista 3A
- 2008: Scusa ma ti chiamo amore
- 2009: Amore 14
- 2010: Scusa ma ti voglio sposare