Felben-Wellhausen
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Felben-Wellhausen (stacidomo). |
Felben-Wellhausen | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Frauenfeld |
Geografia situo | CH1903: 713163 / 270698 (mapo)47.5772222222228.9427777777778Koordinatoj: 47° 35′ N, 8° 57′ O; CH1903: 713163 / 270698 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2394 |
Areo | 7,3 km² |
Alteco | 395 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8552 |
Komunumkodo | 4561 |
Felben-Wellhausen estas komunumo en la distrikto Frauenfeld de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 2 286 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro modeste kreskis al 2 394 ĝis la 31-a de decembro 2009.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Felben-Wellhausen situas en la Turvalo sude de la rivero Turo oriente de la kantonĉefurbo Frauenfeld. La komunumo konsistas el la municipoj kaj setlejoj Felben, Wellhausen, Römerstrooss, Guetebärg kaj Welebärg.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]Felben-Wellhausen limas en nordo al Pfyn, en oriento al Hüttlingen, en sudo al Thundorf, en okcidento al Frauenfeld, kaj en nordokcidento al Warth-Weiningen.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La stacidomo de Felben-Wellhausen situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra Vinterturo kaj Weinfelden al Romanshorn kaj estas servata de la regiona trajnlinio 30 de THURBO AG. La komunumo ankaŭ havas facilan aliron al la nacia aŭtoŝoseo A1.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Felben datiĝas el la jaro 1178 kiel Velven.
La politika komunumo Felben-Wellhausen estis kreita la 1-an de januaro 1983 per la kunigo de la du malnovaj municipkomunumoj Felben kaj Wellhausen.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo Felben-Wellhausen
- Felben-Wellhausen en la Historia Leksikono de Svislando