Flugo 5017 de Air Algérie
![](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b8/McDonnell_Douglas_MD-83_Swiftair_EC-LTV_%288415403452%29.jpg/220px-McDonnell_Douglas_MD-83_Swiftair_EC-LTV_%288415403452%29.jpg)
Flugo 5017 de Air Algérie (AH5017/DAH5017) estis regula internacia pasaĝera flugo de Vagaduguo al Alĝero en Alĝerio, kiu kraŝis en Malio apud la urbo Gossi la 24-an de julio 2014. La aviadialo McDonnell Douglas MD-80 kun 112 pasaĝeroj kaj 6 stabanoj, funkciigata de la hispana flugkompanio Swiftair nome de la nacia alĝeria flugkompanio Air Algérie, malaperis el la radaraj ekranoj proksimume kvindek minutojn post la ekflugo. Neniu persono supervivis.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Inter la pasaĝeroj de la kraŝinta aviadilo estis Maëna Volant, 24-jara franca esperantistino kaj membro de la komitato de JEFO el Caen, ĵusa partopreninto de kelkaj junularaj Esperanto-aranĝoj en Eŭropo. La prezidanto de TEJO diskonigis la informon en la asocia retpaĝo kaj oficiale kondolencis la familion la 8-an de aŭgusto 2014.[1][2][3][4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Pereis Maëna Volant, estraranino de JEFO. Arkivita el la originalo je 2014-10-11. Alirita 2019-06-28.
- ↑ Maëna était une inspiration pour nous
- ↑ Crash au Mali : «C'est la première fois qu'elle prenait l'avion»
- ↑ Crash au Mali. Une jeune costarmoricaine parmi les victimes