(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Géza Faludi - Vikipedio Saltu al enhavo

Géza Faludi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza Faludi
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1840 (1840-08-02)
en Peŝto
Morto 17-an de junio 1885 (1885-06-17) (44-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd - medicino (–1864) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kuracisto
pediatro
numismatikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Géza Faludi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Faludi Géza, estis hungara kuracisto, pediatro do infankuracisto kaj profesoro. Lia origina familia nomo ĝis 1865 estis Krenn.

Géza Faludi [1] naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1840 en Pest (urbo). Li mortis la 17-an de junio 1885 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Géza Faludi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris kuracistan diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1864. Post siaj studoj li laboris en hospitalo pri malriĉaj geinfanoj kiel helpanto de János Bókay. En 1867 li establis hospitaleton por malriĉaj geinfanoj, kie li laboris ĝis sia morto. En 1883 li komencis instrui en la menciita universitato. Li estis ankaŭ deputito en la municipo, li kolektis medalojn, fine li okupiĝis ankaŭ pri stenografio.

Elektitaj publikaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Stolze-Fenyvesy-féle egyszerűsített gyorsirás tankönyve Lernolibro pri stenografio), 1878
  • artikoloj en medicinaj revuoj