Gøtudanskt
La feroa termino Gøtudanskt (aŭ: Surstrata dana) estas nomo de dialektsimila versio de la dana lingvo sur la Ferooj. Ĝi interesas pro sia klarega prononco kaj komprenebleco, kontraŭe al la endania versio oficiala.
Fono kaj realigo
[redakti | redakti fonton]La dana lingvo instruatas sur la Ferooj devige ekde la tria klasŝtupo. Kiam feroanoj parolas la danan lingvon, krom la gepatran feroan memkompreneble, ili ofte uzas la Gøtudanskt-version; fakte temas pri prononco tre proksima al la skribmaniero. Simila influo de domina lingvo estas ĉe Sydslesvigdansk/Südschleswigdänisch en Suda Ŝlesvigo en la germana federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio kie influadas la germana lingvo prononce kaj sintakse-vortforme. Ambaŭ realigaj versioj de la dana lingvo krome rifuzas la relative komplikan glotan halton (stød) devigan en multaj unusilabaj vortoj. La lingvo uzitis ankaŭ en la famaj Kingo-psalmoj verkitaj fare de la dana misiisto Thomas Kingo (1634-1703) kaj uzatas ĝis hodiaŭ kiam feroanoj kantas danajn popolajn kantojn. La (normale anglalingva) metalroka bando Týr kantis almenaŭ du kantojn - Ramund hin unge (La knabo Ramund) kaj Sinklars Visa (La kanto de Sinclair) en la menciita dialekto.
La feroa lingvisto Jógvan í Lon Jacobsen mencias multajn avantaĝojn de la Surstrata dana. Por li ĝi povus eĉ iĝi iamaniere skandinavia lingvafrankao. Krome tiamaniere la feroaj lernantoj multe pli facile lernas la korektan danan ortografion. Ĉiuokaze multe plifaciliĝus la aliro al la dana. Li subtenus enkondukon kaj subtenon de la Stratdana versio en instruado de la dana lingvo sur la Ferooj.[1]
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Amy Fuglø: Eine färöische Kindheit, Engelsdorfer Verlag, Leipzig 2016, ISBN 978-3-96008-667-3 (originalo en la dana lingvo: Min Færøske Barndom, 2008)
- Jógvan í Lon Jacobsen: "Føroyskt – Færøsk". En: Sprogpædagogisk Informationscenter og Sprogforum (eld.): Sprogforum. Tidsskrift for sprog- og kulturpædagogik 19/2001, p. S. 40–45
- Petersen, H. P.: Væk af vejen, konge skrejen. Gøtudanskt or Dano-Faroese, RASK
- Poulsen, J. H. W. 1993: Gøtudanskt. Odense University Press. — Twenty-eight papers presented to Hans Bekker-Nielsen on the occasion of his sixtieth birthday, 1993.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gøtudanskt minder om udtalen i norsk og er derfor let forståeligt for både danskere, nordmænd og svenskere. Det er en accent af dansk, der følger skriften mere bogstavnært, end det er tilfældet i indfødt dansk, og har en færøsk sprogmelodi. F.eks. har gøtudanskt ikke stød, og det er hårdere end de danske dialekter. Gøtudanskt er dog ikke en dialekt i egentlig forstand, eftersom det ikke er nogens modersmål, men altid et tillært fremmedsprog. [...] Den skandinaviske udtale har også den pædagogiske fordel, at man lærer meget bedre dansk retskrivning, og det er en kendsgerning, at mange færinger er meget dygtige til at skrive dansk. Moderne dansk udtale ligger unægtelig meget langt fra skrevet dansk. Jeg mener dog ikke, at man skal 'gå tilbage' til den skandinaviske udtale af dansk, men lærerne bør gøre eleverne opmærksomme på den og understrege den store praktiske betydning den kan have i kommunikationen med skandinaver inklusive danskere. (Traduko: Gøtudanskt similas la norvegan prononcmanieron kaj estus facile komprenebla kaj por danoj, norvegoj kaj svedoj. Temas pri akĉento de la dana kiu multe pli orientiĝas je la skribita versio kun feroa lingva melodio. Mankas stød-igo kaj la literoj estas pli malmolaj. Tamen ne temas pri dialekto en la mallarĝa senco, ĉar ne temas pri gepatra lingvo sed ĉiam pri fremda lingvo. [...] La skandinavia prononco havas la avantaĝon ke oni lernas la ortografion danan multe pli facile. Estas fakto ke multaj feroanoj bonege scias skribi la danan. La nuna dana prononco estas malkontesteble tre malproksimiĝinta de la skribita dana. Mi ne pledas por revizi la prononcmanieron de la dana sed por atentigo kaj substreko de la granda praktika graveco kiun la Surstrata dana povus havi en komunikado kun skandinavianoj - inkluzive de la danoj.)