Gagyapáti
Aspekto
Gagyapáti [gadjapAti] estas tre malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Encs. Apát kaŝiĝanta en la loknomo signifas: abato.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 3 km²
- Alto super marnivelo: 194 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.4093/21.00033
- Loĝantaro: 15
- Poŝtkodo: 3837
- Telefonprefikso: 46
Situo
[redakti | redakti fonton]Gagyapáti situas en valo de rojo, fine de sakovojo. Encs troviĝas 15, Abaújszántó 24, Szikszó 29, Miskolc 50 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1256. Dum la mezepoko la kampoj apartenis al familio "Gagy". En 1905 aldoniĝis al la vilaĝonomo Apáti Gagy por fari diferencon de la aliaj Apáti. En Gagyapáti migra poŝto servas.