Galbo (arkitekturo)
Etoso
En arkitekturo galbo estas kurba konveksa konturo de arta objekto, kolono, seĝopiedo, seĝodorso ks.[1] Kaj same oni registras la verbon galbi (tr) por doni tian konturon al objekto: ekzemple ĉe galbita komodo.
Laŭ Francisko Azorín galbo estas Kurba konturo de la fusto de iaj kolonoj, aŭ de aliaĵo.[2] Li indikas etimologion el araba kalib (profilo, formigilo),[3] kaj li aldonas terminojn galbi, por desegni aŭ fari galbon; galbilo, por kurbaĵo por desegni, aŭ por alia celo, la galbon de io.[4]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ PIV [1] Alirita la 21an de Decembro 2017.
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 80.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ Azorín, samloke.