Georg Rudolf Böhmer
Georg Rudolf Böhmer | ||
---|---|---|
"Bibliotheca scriptorum historiae naturalis",
verko eldonita en 1785. | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-a de oktobro 1723 en Liegnitz, Silezio, Habsburga monarkio | |
Morto | 4-a de aprilo 1803 en Vitenbergo, Elektoprinclando Saksio | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | |
Alma mater | Universitato de Lepsiko Universitato de Wittenberg | |
Profesio | ||
Okupo | botanikisto entomologo universitata instruisto kuracisto vd | |
Laborkampo | Plantoscienco vd | |
Aktiva en | Wittenberg vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Georg Rudolf BÖHMER (1723-1803) estis germana anatomo, kuracisto, botanikisto kaj profesoro pri medicino kaj botanikisto en la Universitato de Wittenberg. Li estis omaĝita per la nomoj de la genro Boehmeria familio[1] de la Urtikacoj, kaj Boehmeriopsis familio de Moracoj.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Böhmer naskiĝis la 1-an de oktobro 1723 en Liegnitz kaj estis filo de apotekisto. Li enskribiĝis en la Universitato de Lepsiko en 1742, kie li dediĉis sin al plantanatomio kiel botanikisto sub profesoro Christian Gottlieb Ludwig (1709-1773).
La 10-an de septembro 1746 li akiris la diplomon pri Medicina Bakalaŭro kaj la 20-an de marto 1750 tiun pri medicina licenciulo. Post la morto de Abraham Vater (1684-1751), Böhmer estis nomumita profesoro en la Universitato de Wittenberg la 2-an de aŭgusto, 1752.
Li skribis pri la flaŭro de Lepsiko, pri la ĉela histo de la plantoj, pri la naturo de la semoj de la nektarinoj kaj verkis superrigardon de la plantomondo kun la verko "Bibliotheca scriptorum historia naturalis" en kvin partoj, kiu aperis inter 1785 kaj 1789.
Genro de plantoj el la familio de la Urtikacoj, la Boehmeria, estis unue priskribita de li kaj nomita liaomaĝe. Ĉi tiuj estas fibro-plantoj, kiuj nun estas prilaborataj industrie.
Aliaj malgrandaj disertaĵoj kiel akademiaj programoj, gazetartikoloj kaj traktaĵoj pri anatomio, fiziologio kaj farmacia botaniko vastigas lian verkaron kun 130 publikaĵoj.
Kiel profesoro en Wittenberg, li administris la katedron pri botaniko kaj anatomio kaj fine en 1782 pri terapio. En 1753 li atribuis al li la devojn de fizikisto de la urbo Wittenberg, en 1766 li iĝis distrikta fizikisto en Wittenberg kaj en 1791 li aktivis kiel fizikisto de la urbo Kemberg.
Dum pli ol 40 jaroj li dediĉis sin al trejnado kiel akuŝisto kaj, sekve pro sia laboro, li plenumis la nekropsion de Jacob Kahle (konata kiel Fresskahle, mortis en 1753), fama glutono en Wittenberg.
Hodiaŭ estas memortabulo sur la konstruaĵo Leŭkoreo omaĝe al la homo kiu mortis la 4an de aprilo 1803 en Wittenberg por la senlaca bohemo laboremulo, kiu rifuzis nomumojn al Göttingen (1759) kaj Erlangen (1763).
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Flora Lipsiae indigena, 1750
- Vol. misc. inser: Programmata academia botanica, 1752
- De plantis fasciatis, 1752
- De Nectariis Florum, 1758, Wittenberg
- De natura vulnerum medicatrice, 1766
- Virtutis laus popularis in beneficientia, 1768
- De iusta plantarum indigenarum in pharmacopoliis reformandis, 1770
- De dubia fungorum collectione, 1776
- Spermatologiae vegetabilis, 1777
- Racematio in Tacito, Vitenbergo, 1780
- De structura uteri non musculosa sed celluloso-vasculosa ..., Johann Gottfried Weisse, 1784
- Bibliotheca scriptorum historiae naturalis oeconomiae aliarumque artium ac scientiarum ad illam pertinentium realis systematica, 1785
- Bibliotheca scriptorum historiae naturalis, 1785
- De plantarum semine, 1785
- Phytologi, 1787
- De Plantis auctoritate publica exstirpandis custodiendis et e foro proscribendis, 1791
- De stomatosophia medica, 1792
- De salibus a plantis paratis, 1792
- Lexicon rei herbariae tripartitum continens etymologiam nominum et terminologiam partim in descriptione partim in cvltvra plantarvm assvmptum, 1802
- De febre puerperarum, 1802
- Fabulosae plantae inprimis mythologicae recenset, 1803
Literaturo
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Engelbert Kaempfer (1651-1716)
- Abraham Vater (1684-1751)
- Christian Gottlieb Ludwig (1709-1773)
- Georg August Langguth (1711-1782)
- Carl Aurivillius (1717-1786)
- Johann Gotthelf Herzog (1738-1787)
- Christian Ludwig (1749-1784)
- Pehr Fabian Aurivillius (1756-1829)[2]
- Christian Friedrich Ludwig (1757-1823)
- Karl Gottfried Erdmann (1774-1835)
- Carl Wilhelm Samuel Aurivillius (1854-1899)
- Walter Friedensburg (1855-1938)